Fotoalbumo: En Moskvo malfermiĝis rusia Viki-Konferenco 2019

Dimanĉo, la 29-a de septembro 2019

Sabaton la 28-an de 2019, en Moskvo, en la Bibliteko de la nomo N. A. Nekrasov, malfermiĝis Viki-Konferenco 2019 — la dektria internacia, ĉiujara forumo dediĉita al la evoluigo de projektoj de Vikimedio en la lingvoj de la etnoj de Rusujo, kaj ankaŭ al la problemoj pri kreado kaj disvastigo de scioj. Konferencojn en Rusujo organizas «Vikimedio RU». Por partopreni la forumon registriĝis 51 kontribuantoj de la projektoj de Vikimedio (kvardek unu enpersone, la aliaj dek interrete) kaj dek ne-Vikimedianoj.

La partoprenantoj en la konferenco komencis kuniĝi pli frue. Iuj alvenis eĉ antaŭ la malfermo de la biblioteko. Unuj interbabilis, aliaj pretiĝis al elpaŝado; Amir Aaroni, alveturinte ĉi-foje kiel la stela gasto de la Fondaĵo Vikimedio, distris la kunvenantojn per ludo sur apuda piano.

Post iom da tempo la estro de la projektoj «Vikimedio-RU», Dmitrij Roĵkov, alportis la registrajn materialojn: printitaj folioj kun registraj datumoj de la partoprenantoj; kovertoj kaj bendoj. Ivan Vtorov, Andrej Kriĵanovskij kaj Erajevskij kune pretigis personajn nomkartetojn por ĉiuj.

Post nelonge komencis aperi aliaj partoprenantoj de la konferenco, disprenante la pretajn kartetojn kaj tuj transirante al la solvado de kolektiĝintaj viki-demandoj.

Malfermis la Viki-Konferencon 2019 la plenumanta direktoro de «Vikimedio RU» Stanislav Kozlovskij. Bonveniginte la partoprenantojn kaj eksciinte, ke la plimulto de ĉeestantoj venis en la Konferenco je la unua fojo, li mallonge klarigis al ĉiuj, ke ĉi tio estas okazaĵo, kie vikimedianoj revidiĝas, renkontiĝas, solvas problemojn kaj cerbumas novajn projektojn. Sekve li cedis la aŭdiencon al reprezentanto de la Biblioteko, Natalja Senatorova.

Sr-ino Senatorova rakontis, ke la biblioteko, kiu ĉi-jare festas sian centjaran jubileon, akceptas la Viki-konferencon jam la duan fojon (pasintece en la jaro 2017). Ŝi anoncis ekskurson ĉirkau la biblioteko por la konferenco-partoprenantoj, kaj ankaŭ menciis, ke la biblioteko speciale organizis sekcion, en kiun ŝi invitis bibliotekistojn, por ke la partoprenantoj de la Vikimedio-projekto GLAM povu kune diskuti kaj plani la direkton de kunlaborado.

Kun granda parolado elpaŝis la direktoro de «Vikimedio RU» Vladimir Medejko. Li bonvenigis la partoprenantojn, priskribis tiujn okazaĵojn, kiuj memoriĝis al li pasintjare kaj starigis aron da problemoj kiuj, laŭ lia vidpunkto, ĝenas la ruslingvan Vikipedion.

Reprezentanto de la Fondaĵo Vikimedio, lingvisto kaj programisto Amir Aaroni komencis sian elpaŝon alilingve, sed poste trankviligis la kunvenintojn: «Mi ankaŭ parolas la rusan». Li anoncis sian grandan raporton pri la strategio de Vikimedio, kaj ankaŭ tuŝis aron da problemaj demandoj starantaj antaŭ la movado.

Antaŭ la aŭdienco elpaŝis Aleksej Rjabinin, reprezentanto en la sfero de intelektaj rajtoj sub la prezidanto de la Rusia Federacio laŭ la defendo de rajtoj de enterprenantoj. Li priparolis sian laboron, kaj ankaŭ diris, ke kune kun «Vikimedio RU» decidis solvi la demandon pri «orfaj verkoj», t.e. pri objektoj de aŭtora rajto havantaj nealireblajn rajtoposedantojn, kvankam la templimo de konservo de kopirajtoj jam verŝajne pasis.

Dmitrij Kravĉuk, la prezidanto de la sindikato de rusujaj verkistoj, ne povis ĉeesti la konferencon; tial Stanislav Kozlovskij mallonge priskribis futurologian konkurson «Viki-estonteco», laŭ kies reguloj partoprenantoj skribis fantaziajn kaj futurecajn rakontojn. Laŭ la rezultoj estis eldonita antologio kun la verkoj de la gajnintoj. La libro eldoniĝas sub libera permesilo kaj papere kaj elektronike, kaj ankaŭ estis alŝutiĝinta en Vikifontaron.

Intereson kaj aron da demandoj en la ĉambro elvokis la raporto de la estro de la scienco-eduka «Vsenauka» (esperante Tutscienco) Georgij Vasiljev. Li prezentis tezon, ke kunpreni kaj sistemigi sciojn, kaj traduki ilin en ĉiujn lingvojn, estas nesufiĉe: Necesas igi ilin alireblaj por kompreno al ordinaruloj, t.e. al lernejanoj kaj studentoj de komencaj kursoj. En ĉi tiu momento, liaopinie, vikipediaj artikoloj aspektas kiel kreitaj de fakuloj por fakuloj. Li rakontis pri reserĉado farita de lia organizaĵo kaj elstarigis kelkajn vojojn, sur kiuj oni povus realigi la celon altigi alireblecon de enciklopediaj scioj. Kiel ekzempleron de praktika realigon, sr-o Vasiljev priskribis la kunan eksperimentan konkurson de «Vsenauka» kaj «Vikimedio RU» nomitan «Viki-Tradukisto» (vidu ĉi tie por plulegi originallingve).

La unua parto de la unua tago de la konferenco finiĝis per kuna fotado, kafo-ripozo kaj interdiskutadoj en la koridoroj.

Post paŭzo, la partoprenantoj en la konferenco dividiĝis en tri grupoj, kie okazis la jenaj sekcioj: «Reserĉoj de Vikipedio», «Malferma heredaĵo (Reciprokado de kulturcelaj institucioj kun la movado de Vikimedio)», «Vikivortaro», «Malferma enhavo», «Teĥnikaj demandoj», kaj «Vikio en instruado». La unuan fojon okazis ekskurso ĉirkaŭ la biblioteko kaj la ekspozicio «Amatoraj eldonejoj de malgranda eldonkvanto».

Morgaŭ la Viki-Konferenco 2019 daŭrigos sian laboron.

Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo В Москве открылась Вики-конференция 2019, el ru Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).