Francio kaj Portugalio malpermesas surteriĝon de Evo Morales

Merkredo, la 3-a de julio 2013

Portugalio kaj Francio malpermesis al aviadilo en kiu vojaĝis la prezidanto de Bolivio , Evo Morales surteriĝi en tiuj landoj por reakiri fuelon, denuncis la kanceliero bolivia kaj ministro de Defendo de tiu lando. La motivo doninta, laŭ la diplomataj helpantoj de Morales, estis ke oni suspektis pri la ĉeesto en la aviadilo de la eksa laboristo de la CIA (Centra Informokapta Agentejo), Edward Snowden.

La aviadilo de Evo Morales devis surteriĝi urĝe en Austrio. La bolivia prezidanto estis partoprenanta en la II Pintkunsido de Gas-Eksportantaj Landoj ĉe Rusio.

Estis diskriminacia agado, kaj riskigis la vivon de nia Prezidanto Evo Morales, ni denuncas la agadon. Ni faras novan flug-planon, ni povas enesti Bolivie morgaŭ. Estas respondeco de Francio kaj Portugalio klarigi al Bolivio kial ili agis tiamaniere, ne estas konita la fundamento. Ni certas ke estis maniero diskriminacii la Prezidanton Morales, estis manipulata agado fare de Usono.
Ministro de Defendo de Bolivio

Siaparte, la kanceliero bolivia diris al TeleSUR ke la onidiroj pri la ĉeesto de Snowden en la aviadilo de Morales estis falsaj. Aldone, deklaris: «Ni denuncas la rompon de la rajtoj pri aer-trafiko, ni ne scias el kie venas tiu mensogo».

Laŭ la kanceliero, la okazintaĵo estas provo timigi al Registaro ĉar ĉi tiu deklaris sian disponon akcepti la azilon de Snowden.


Fontoj