Geedziĝo de princo William kaj Kate Middleton

Dimanĉo, la 1-a de majo 2011

Dosiero:William and Kate thumbnail.jpg
Princo William kaj Kate Middleton.
La reĝa familio.

Princo William, la dua persono por reĝiĝi en Britio, vendrede la 29-an de aprilo fariĝis edzo de Kate Middleton. La ceremonio okazis en Abatejo Westminister. La ceremonion rigardis miloj da britoj je londonaj stratoj.

La geedziĝa ceremonio komenciĝis je la 11-a (londona tempo), kiam limuzino de Kate Middleton venis apud la abatejon. La edziniĝantinon al altaro kondukis ŝia patro, Michael Middleton.

En la abatejo por la geedziĝantoj atentis pli ol 1900 gastoj, interalie brita reĝa familio, David Cameron, ŝtatestroj de pli ol 50 landoj. Invititaj estis ankaŭ famuloj, interalie David Beckham kun Victoria Beckham, Rowan Atkinson, Ian Thorpe kaj Gareth Thomas. Kiel la lasta al la abatejo venis la reĝino — Elizabeto la 2-a.

Fontoj