Guglo aldonas Esperanton al siaj tradukeblaj lingvoj

Ĵaŭdo, la 23-a de februaro 2012

la emblemo de Guglo.

Posedanto de la famega reta serĉilo, Google (Esperante: Guglo), aldonis hodiaŭ Esperanton al sia listo de tradukeblaj lingvoj, pere de bloga komunikaĵo la entrepreno diskonigis la novaĵon, kaj en tiu komunikaĵo ili diras, ke ili estas surprizitaj pro la bona kvalito de la esperantaj tradukoj; laŭ ili, la tradukilo (Google Translate) kaj la internacia lingvo havas ambaŭ la saman celon: helpi al la homoj kompreni unu la alian. La novaĵo tuj faris egan eĥon en la sociaj retejoj.

Google ankaŭ helpas al la internacia lingvo pere de senkosta serĉado kaj propagando (ĉe serĉoj pri Esperanto) al TTT-ejoj kiuj temas pri Esperanto (Ekzemple: Lernu!), kaj je la 15-a de decembro 2009 guglo festis la Zamenhofan tagon pere de aperigado de la Esperanta flago en ĝia ĉefpaĝo.

Fontoj