Incendio ĉe Vinilkosmo

Merkredo, la 21-a de septembro 2011

Donneville, Francio — Inter la nokto de la 18‐a de septembro kaj la mateno de la 19‐a, incendio bruligis ĉiun nepublikigitan materialon, kiu estis en la ejo de Vinilkosmo, la plej grava diskeldonejo de esperanta muziko, en la vilaĝo de Donneville, proksime al Tolouse en Francio.

Ŝajne, la brulego komenciĝis ĉe la ekzercejo # 7, kie ekzerciĝis 3 bandoj kaj kie estis konservata la plej granda parto de la KDoj de la kompanio.

[..]La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.
Floréal Martorell - fondinto de Vinilkosmo

La incendio komenciĝis post kiam la lasta bando eliris el la ekzercejo, ĉirkaŭ 22:00, sed la brulavertilo ne aktiviĝis ĝis post 12:00 AM.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.
Floréal Martorell

La kostoj pro la damaĝoj ankoraŭ ne konatas, kvankam oni taksis ĉirkaŭ 6.000 kodoojn detruitaj. Ĉe la stokejo estis publikigita KD ĝis la jaro de 2009, multaj estus re-eldonata, la novaj KD-j estis en alia loko kaj la incendio ne bruligis ĝin.

Ne, tie estis stokejo de la diskoj eldonitaj ĝis 2009, devis esti ĉirkau 6.000 diskoj (mi ne scias precize nun, mi devus kontroli ĉe la pasinta inventario). Ĉar ne estis sufiĉe da loko la plej novaj diskoj estas stokitajn en mia propra domo. Tie ankaŭ estis la materialo de tiuj malnovaj diskoj por eventualaj reeldonoj. Do tio signifas ke ne plu eblos reeldoni tiujn diskojn krom refarante ĉion, kiel novan diskon.
Floréal Martorell

La Kantabria Esperanto-Asocio trans dissendolisto de hispanoj esperantistoj, faris alvokon por apogi Vinilkosmon en ĉi tiu malfacila tempo,

Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com
KantEA

Fontoj