Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Sud-Orienta Azio > Indonezio > Centra Javo > Banjarnegara >

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

Vendrednokte (en loka tempo), la 12-an de decembro 2014, la centra parto de la indonezia insulo Javo estis trafita de terglito. La nombro da mortaj viktimoj kreskis ĝis 20, dum ankoraŭ almenaŭ 88 homoj mankas.

La terglito en la montara regiono Banjarnegara estis kaŭzita de pluvegoj. Centoj da domoj estis subterigitaj de koto, same kiel arbaregoj kaj elektrofostoj. Dek kvin homoj povis esti savitaj de savuloj. Dek unu el ili estis alportitaj al malsanulejo.

Precipe la vilaĝeto Jemblung estis grave trafita. Dume sep korpoj estas trovitaj. Krome ĉirkaŭ kvardek vilaĝuloj estis alportendaj al malsanulejo. Preskaŭ kvarcent loĝantoj estas evakuitaj post la naturperforto. Oni ilin alportis al portempaj ŝirmejoj. Centoj da helpuloj, inter kiuj policistoj kaj militistoj, agadas ege serĉante. Ili fosadas per nudaj manoj kaj fosiloj tra la rubo serĉante postvivantojn. Poste ili estis helpitaj per diversaj fosmaŝinoj.

Evakuvojo

Trovi pli da viktimoj estas malfaciligita pro tio, ke ankaŭ la evakuvojo estis trafita de la terglito, diras la aŭtoritatoj. De tempo al tempo pluvegoj kaŭzas terglitojn kaj inundojn en Indonezio. Milionoj da homoj loĝas en fertilaj inundeblaj regionoj.

Fontoj