Kolombio okazigos la 1-an Amerikan Pokalon de Indiĝenaj Popoloj

Merkredo, la 31-a de julio 2013

Kolombio okazigos la 1-an Amerikan Pokalon de Indiĝenaj Popoloj informis la Nacia Indiĝena Organizaĵo de Kolombio, kiu ankaŭ informis ke Carlos VALDERRAMA estos la trejnisto de la Kolombia Nacia Teamo, la victrejnisto estos Faustino ASPRILLA.

Carlos Valderrama eksa Kolombia futbalisto mondfama.
Estas granda novaĵo ke Kolombio okazigos la unuan Amerikan Pokalon, pro tio mi invitas la aŭtoritatojn, al Prezidanto de la Respubliko, al la Kolombia Federacio de Futbalo, al la Majora Divizio de Kolombia Futbalo kaj al la privata entrepreno por ke ili nin apogu en ĉi tiu granda ideo kiun ni esperas havi per granda Amerika Pokalo.
Carlos Valderrama.

Partoprenos teamoj de Meksiko, Brazilo, Panamo, Paragvajo, Kosta Riko, Honduraso, Nikaragvo, Peruo, Ekvadoro, Ĉilio, Venezuelo, i. a. Aŭguste ĉi-jare komenciĝos la regionaj konkuradoj, poste en septembro la grand-regiona konkurado ĉe ses grand-regionoj: Nordo, Centro, Oriento, Okcidento, Orinokio kaj Amazonio. Inter novembro kaj decembro komenciĝos la nacia pokalo en Bogoto, el kie venos la ludantoj kiuj partoprenos de la nacia teamo.

La pokalo esperas esti agnoskota fare de FIFA kaj baldaŭ okazigi la Mondan Pokalon de Indiĝenaj Popoloj. Por okazigi la eventon la indiĝenoj de la kontinento kreis la Indiĝenan Sportan Federacion de Originalaj Popoloj, kiu esperas baldaŭ okazigi eventojn de pli ol unu sporto, sed nun priatentas nur pri futbalo.

Ĉi tiun agadon ni vidas kiel vidiga strategio de la rajtoj de la indiĝenaj popoloj, strategio kontraŭ la rekrutigo de junaj indiĝenoj, strategio por lukti kontraŭ rasismon kaj al strukturan apartigon kaj por apogi la indiĝenan sporton de nia lando.
Juvenal Arrieta, Ĝenerala Sekretario de la Nacia Indiĝena Organizaĵo de Kolombio.

La naciaj indiĝenaj teamoj de Kolombio kaj Ĉilio ludos amike en decembro. Ĉilio jam okazigis sian unuan Nacian Indiĝenan Pokalon pasintjare.

Fontoj