Laŭ usonaj oficialuloj, Irano neintence faligis ukrainan aviadilon

Ĵaŭdo, la 9-a de januaro 2020

La falonta Boeing 737. La 19-an de oktobro 2019.

La usona prezidanto Donald Trump publike konigis sian opinion, ke eble Irano neintence paffaligis ukrainan pasaĝeraviadilon, kiu falis apud Teherano la 8-an de januaro.

«Eblas ke iu faris fiaĵon ĉe la alia flanko. Iuj diras ke temas pri mekanika difekto. Mi mem ne pensas ke estas eĉ dubo», diris Trump pri la flugitinero 752 de Ukrainiaj Internaciaj Fluglinioj. «Iam ili malkovros la nigran skatolon. Prefere ili havigos ĝin al Boeing [la usona firmao kiu fabrikis la 737-800 aviadilon]», aldonis Trump alparolante ĵurnalistojn ĉe la Blanka Domo ĵaŭdon.

Usonaj oficialuloj, esplorinte satelitajn donitaĵojn kaj bildojn, konkludis ke la aviadilo estis trafita, tuj post elteriĝo el Teherano, de ter-aera misilo fabrikita en Rusio, post neintenca celiĝo. Unu usona oficialulo diris ke li estas konvinkita ke la aviadilo estis paffaligita de Irano.

Ankaŭ la kanada ĉefministro Justin Trudeau konfirmis ĉi tiun supozon, dirante: «Ni havas informojn el pluraj fontoj, inkluzive de niaj aliancanoj kaj de niaj propraj informofontoj. La informoj indikas ke la aviadilo estis paffaligita de irana ter-aera misilo. Ĉi tio povus ja esti neintenca».

Iranaj oficialuloj asertis ke la Boeing 737-800, flugante je alto de 2 400 metroj, suferis katastrofan motorkolapson frue merkredon (laŭ la loka horo). Ĉiuj 176 enaviadilaj pasaĝeroj kaj skipanoj, veturintaj al Kievo, pereis.

La estro de la irana civila aviada organizaĵo neis ke la aviadilo povus esti trafita de misilo. «Science, tio ne eblas ke misilo trafis la ukrainan aviadilon, kaj tiaj laŭdiroj estas nelogikaj», diris Ali Abedzadeh.

Ekzistas filmaĵo de la aviadilo, en kiu oni vidas ĝin fragmentiĝantan en fajrobulo super Irano.

La kraŝo okazis frue merkredon, kelkajn horojn post kiam Irano lanĉis misilan atakon kontraŭ militbazoj en Irako kie loĝas usonaj militistoj, responde al pasintsemajna atako per usona senpilota aviadilo, kiu mortigis la iranan oficiron Qassem Soleimani.

Fontoj