La ĉefministro de Ukrainio petis sian eksiĝon post skandalo (malaprobitan)

Vendredo, la 17-a de januaro 2020

La ĉefministro Oleksij Honĉaruk.

La 17-an de januaro 2020 la ĉefministro de Ukrainio Oleksij Honĉaruk informis en sia paĝo ĉe Fejsbuko, ke li prezentis al la prezidanto Volodimir Zelenskij peton pri sia eksiĝo. La prezidanta oficejo samtage informis pere de Fejsbuko kaj Tvitero, ke la peto estas ricevita kaj pritraktota. En sia Fejsbuk-anonco la ĉefministro laŭdis sin kaj sian teamon, juĝis pri fideleco al la prezidanto kaj akuzis nenomitajn koruptulojn kaj lobiistojn pri strebo malhelpi al li realigi reformojn kaj forigi ilin de la ŝtataj monfluoj. Li skribis interalie: "Por forigi iujn ajn dubojn pri estimo kaj fido al la prezidanto mi verkis la eksiĝopeton kaj transdonis ĝin al la prezidanto kun rajto prezenti ĝin al la parlamento".

La eksiĝopeto aperis post skandalo, kaŭzita de publikigo la 15-an kaj 16-an de januaro ĉe la Jutuba kanalo "Kiel trompi prezidanton" de tri sonregistraĵoj, en kiuj aŭdiĝas konversacio de homoj, kies voĉoj similas al tiuj de la ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la prezidanto de la Nacia Banko Jakov Smolij kaj ĝia vic-prezidanto Ekaterina Roĵkova, la ministro pri financoj Oksana Markarova, ministro pri ekonomio Timofej Milovanov kaj kelkaj aliaj. Interalie aŭdeblas la voĉo de Oleksij Honĉaruk, diranta ke "Zelenskij havas tre primitivan komprenon de la ekonomiaj procezoj". Samtempe ankaŭ sin mem li nomas nulo rilate ekonomikon, same kiel la prezidanton. BBC asertas ke la sonregistraĵo estis farita dum neformala kunsido okazinta la 16-an de decembro 2019. Oleksij Honĉaruk okupis la ĉefministran postenon en aŭgusto 2019.

La partio Servisto de la Popolo, kiu havas plimulton en la Verĥovna Rada, konfirmis ke ĝi akceptos eksiĝon de la ĉefministro, se la prezidanto transdonos tiun ĉi peton al la parlamento.

Samtage Volodimir Zelenskij respondis, ke li rifuzas la eksiĝopeton kaj dum persona renkontiĝo kun la ĉefministro diris jenon.

Mi ricevis de vi hodiaŭ eksiĝopeton kaj, pro lastaj konfliktaj situacioj aŭ skandaloj, iel ajn oni nomu tion, mi diru tiel, pro tre malagrabla situacio... Mi decidis doni al vi ŝancon kaj la ŝancon al via registaro, se vi solvos kelkajn momentojn, kiuj hodiaŭ tre gravas kaj tre zorgigas nian socion.
Volodimir Zelenskij al Oleksij Honĉaruk

Fontoj redakti