La Internacia Puna Kortumo verdiktas, ke ĝia jura aŭtoritato inkluzivas Palestinon

Mardo, la 9-a de februaro 2021

Emblemo de IPK
Fonto: Afrank99/Commons

La pasintan vendredon, la 5-an de februaro, la Internacia Puna Kortumo verdiktis, ke la teritorio de ĝia jura aŭtoritato inkluzivas la areon de Palestino.

La decido estis akceptita de tripersona juĝistaro, je du poraj voĉoj kaj unu kontraŭa. La juĝistoj diris ke la decido estis farita surbaze de la palestina membreco je la Roma Statuto, tamen ili klarigis ke la Kortumo ne faras verdikon rilate la naciecon de la disputita teritorio, nek rilate ties landlimojn.

En sesdek-paĝa leĝdokumento, la Kortumo pretendis ke ĝia «teritoria aŭtoritato en la palestina situacio [...] etendiĝas ĝis la teritorioj okupitaj de Israelo depost 1967, nome Gazao kaj Cisjordanio, inkluzive de Orienta Jerusalemo».

La ĉefprokuroro Fatou Bensouda esprimis sian aprobon pri la «jurisma klareco» de la verdikto, aldonante ke «la Prokurorejo aktuale analizas ĉi tiun decidon kaj sian sekvan paŝon decidos strikte surbaze de sendependa kaj senpartieca mandato». En decembro 2019, Bensouda asertis: «Militkrimoj estis faritaj, aŭ estas farataj, en Cisjordanio, inkluzive de Orienta Jerusalemo», akuzante kaj la israelan soldataron kaj la palestinan revolucian grupon Hamas kiel kulpulojn.

La palestina ĉefministro laŭdis la verdikton kiel «venkon por la justeco kaj la homaro». Ankaŭ laŭdis la verdikton Hamas kaj la palestina eksterlanda ministrejo.

Dume, la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kondamnis la verdikton kiel hipokritaĵon, dirante: «kiam la Internacia Puna Kortumo enketas Israelon pro falsaj militkrimoj, tio estas antisemitismo.»

Israelo ankaŭ akuzas la kortumon, ke ĝi verdiktis nejuste pri politikaj aferoj, argumentante ke teritoria instanco ne povas esti etendita al landlimoj kiuj, laŭ ilia opinio, ankoraŭ ne estas deciditaj de paca intertraktado. Usono obĵetis pro similaj kialoj, kaj laŭ reprezentanto la usona ŝtatdepartamento, ĝi opinias ke Palestino eĉ ne kvalifikiĝas kiel ŝtato, kaj sekve ne posedas la rajton fariĝi membro de la Roma Statuo dekomence.

Israelo subskribis la Roman Statuton, sed ne ratifis ĝin. Do ĝi ne agnoskas la aŭtoritaton de la Kortumo.

Antaŭaj artikoloj ĉi-teme ĉe Vikinovaĵoj

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo International Criminal Court rules its jurisdiction includes Palestine, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).