La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la pandemion de COVID-19

Ĵaŭdo, la 12-a de marto 2020

Tedros Adhanom Ghebreyesus, prezidanto de la Monda Organizaĵo pri Sano

La 11-an de marto la Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la pandemion de COVID-19, kiu trafis jam 114 landojn. "Ni sonorigas alarmosonorilon laŭte kaj klare" diris la direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus.

Usono anoncis pliajn urĝajn paŝojn, inkluzive de kompleta malpermeso de la vojaĝoj al Eŭropo ekde la meznokto de la 13-a de marto. La sola escepto estas Britio. La usona aktoro Tom Hanks informis pri sia infektiĝo post reveni el Aŭstralio. La Kapitolo fermiĝos por la vizitantoj. La Universitato Harvard ordonis al siaj studentoj en Kembriĝo (Masaĉuseco) forlasi kampuson ene de kvin tagoj kaj ne reveni ĝis la fino de semestro. En Usono estas jam pli ol 1100 konfirmitaj infektiĝoj.

Italio striktigis la kvarantenan reĝimon, starigitan ĉi-semajne. Ĉiuj vendejoj kaj servoj krom plej necesaj (superbazaroj, nutraĵvendejoj kaj apotekoj) estas fermitaj por du semajnoj. Ĉiuj firmaoj estas ordinitaj fermi siajn sekciojn krom plej necesaj. Ĉiuj baroj, restoracioj, frizejoj kaj belecsalonoj estas fermitaj. Kantinoj en organizaĵoj rajtas funkcii nur se ili garantios distancon inter la vizitantoj je almenaŭ unu metro. La 11-an de marto nombro de la mortintoj kreskis je 196 en 24 horoj kaj atingis 827. Nombro de la infektiĝoj kreskis de 10 149 ĝis 12 462. La registaro anoncis subvenciojn je 25 miliardoj da eŭroj por subteni la firmaojn kaj familiojn. Speciale endanĝerigitaj estas aĝuloj (pli ol 65 jarojn aĝaj), kiuj konsisitgas kvaronon de la loĝantaro — la plej alta indico en Eŭropo. Laŭ opinisondoj 89% de la italoj subtenas la striktigojn kaj 78% pretas subteni eĉ pli severajn limigojn.

Francio raportis pri 15 pliaj mortoj, do nombro de la pereintoj atingis 48. Pliaj 497 infektiĝoj estis registritaj, sume jam 2281. La ministro pri sano Olivier Veran anoncis striktigon por pliaj du areoj — la insulo Korsiko kaj la urbo Montpellier.

En la Filipinoj la ĉefsidejo de la Banko por Azia Disvolviĝo en Manilo estas fermita kaj desinfektata post kiam kelkaj vizitintoj estis testitaj pozitive por la viruso. La saman proceduron spertas la parlamentejo dum la prezidanto Rodrigo Duterte trapasos la teston.

En Gujano estis registrita la unua infektiĝo — temas pri homo, kiu vizitis lastsemajne Usonon.

En Franca Polinezio estis konfirmita la unua infektiĝo, trafinta Maina Sage, reprezentanton en la Nacia Asembleo, revenintan semajnfine el Parizo.

Panamo fermis ĉiujn lernejojn. En la lando estas registritaj jam ok infektitoj, du el kiuj antaŭe vizitis Kubon. Okazis jam unu morto — la unua kazo en Mezameriko.

Danio fermas ĉiujn lernejojn kaj universitatojn kaj sendas hejmen ĉiujn oficistojn de la publikaj institucioj, kies foresto akcepteblas.

Sud-Koreio raportis pri pliaj 114 infektiĝoj kaj 6 mortoj. Sume jam 7869 homoj infektiĝis kaj 66 mortis.

Libano malpermsis la vojaĝojn al kaj el 11 landoj, inkluzive de tujan malpermeson rilate al Irano, Italio, Ĉinio, Sud-Koreio. La libanaj civitanoj havas kvar tagojn por reveni el Francio, Germanio, Hispanio, Britio, Irako, Egipto kaj Sirio antaŭ ĉiuj vojaĝoj el tiuj ĉi landoj estos malpermesitaj. La 8-an de marto estis registrita la dua infektiĝo, do la nombro de la infektitoj atingis 61. Dume la unua libana paciento — pli ol 50-jaraĝa virino reveninta fine de februaro el Irano — jam resaniĝis komplete. Samtempe ĉiuj noktokluboj, baroj kaj ekspoziciejoj fermiĝos semajnfine kaj ĝis la 15-a de marto. Lernejoj kaj universitatoj estas fermitaj ekde komenco de marto. La aŭtoritatoj alvokis la firmaojn kaj organizaĵojn redukti laŭeble nombron de homoj en siaj laborejoj.

Kataro informis pri 238 novaj infektiĝoj, do nombro de la infektitoj dekobliĝis en unu tago kaj atingis 262. La ministro pri sano diris ke la novaj kazoj estis trovitaj en kvaranteno, do ne minacis la publikon. Ĉiuj lernejoj kaj universitatoj estas fermitaj, pluraj publikaj eventoj nuligitaj, vojaĝoj el 14 landoj malpermesitaj: Bangladeŝo, Ĉinio, Egiptio, Barato, Irano, Irako, Libano, Nepalo, Pakistano, la Filipinoj, Sud-Koreio, Srilanko, Sirio kaj Tajlando. Qatar Airways ĉesigis la flugojn al Italio.

Irano raportis hieraŭ pri 63 novaj mortoj, kio estas plej alta unutaga cifero dum lastaj tri semajnoj.

Barato anoncis nuligon de la vizoj ĝis la 11-a de aprilo, escepte de tiuj por diplomatoj, oficialuloj, internaciaj organizaĵoj kaj personoj rilataj al projektoj. Vizoj por civitanoj de Francio, Hispanio kaj Germanio jam estas nuligitaj. La landlimo kun Mjanmo estas fermita, kvankam en tiu lando ankoraŭ ne haveblas konfirmitaj infektiĝoj. Sume en Barato haveblas jam 68 infektitoj. Lernejoj en almenaŭ du ŝtatoj estas fermitaj.

Bangladeŝo registris la 8-an de marto la unuan infektiĝon.

En Japanio la malsupera ĉambro aprobis specialan leĝprojekton por ebligi pli bonajn kondiĉojn esti faritaj por kontraŭbatali la kronvirusan epidemion kaj rajtigi japanan ĉefministron Shinzo Abe deklari krizostaton kaze de bezono. La leĝprojekto, kiu estos efektivigita por maksimume du jaroj, estas revizio de la nuna leĝo pri nova gripo.

Kubo konfirmis unuajn infektiĝojn — temas pri italaj turistoj, loĝintaj en hotelo en Trinidado kaj venintaj al la lando la 9-an de marto. Ili estas traktataj en la Insituto pri Tropika Medicino Pedro Kour.

En Kanado la mondkonkurso pri arta sketado, kiu devintus okazi en Montrealo de la 16-a ĝis la 22-a de marto, estas nuligita pro koronvirusaj konsideroj. La eventon devis partopreni 200 sketistoj el pli ol 50 landoj.

Rusio anoncis limigon de la flugoj al Italio, Germanio, Francio kaj Hispanio. Ekde la 13-a de marto oni povos flugi al tiuj landoj nur el la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo) kaj sole al Romo, Berlino, Munkeno, Frankfurto ĉe Majno, Madrido, Barcelono kaj Parizo. La mendoflugoj estos permesitaj nur por forporti rusiajn turistojn el tiuj ĉi landoj. Estas ĉesigita eldonado de la vizoj al civitanoj de Italio. Al ĉiuj regionoj estas rekomendite malpliigi nombron de amasaj eventoj. En Rusio estas registritaj 28 infektiĝoj, el kiuj ok en lastaj 24 horoj.

La viruso aperis en Bolivio, Honduro, Turkio. La unuaj mortoj estis registritaj en Indonezio, Bulgario kaj Svedio.

Dum en Ĉinio la situacio klare pliboniĝas. Oni raportis pri 15 pliaj infektiĝoj (plej malalta cifero ekde la fino de decembro 2019) kaj 11 mortoj. Sume jam infektiĝis 80 793 kaj mortis 3 169 homoj. La lastaj du el 16 provizoraj hospitaloj, konstruitaj en Uhano, estis fermitaj la 10-an de marto. La provizora hospitalo Wuchang, malfermita la 5-an de februaro, estis transformita je stadiono post kiam lastaj 49 pacientoj lasis ĝin. Kun 784 litoj, ĝi akceptis 1 124 pacientojn, el kiuj 833 estis elhospitaligitaj kaj 291 transigitaj al aliaj hospitaloj. La provizora hospitalo en la distrikto Jiangxia, kreita surbaze de sportejo, akceptis 564 pacientojn, 392 el kiuj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. La ĉina registaro proponas helpon al aliaj landoj, trafitaj de la pandemio. Aro da medicinaj provizaĵoj el Ĉinio jam atingis Eŭropon kaj estas survoje al Italio kaj Hispanio. Multaj medicinaj provizaĵoj atingis Belgion; miliono kaj 800 miloj da maskoj kaj 100 000 reagantoj estas survoje. La provizaĵoj estos transdonitaj al Italio, Hispanio kaj aliaj landoj.

En la mondo jam pli ol 122 mil homoj infektiĝis, 4500 mortis, 66 mil homoj jam resaniĝis.

La monda ekonomio, trafita de la pandemio kaj naftopreza milito, spertas ŝokon kaj malrapidiĝon.

Fontoj