La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronaria viruso

Vendredo, la 31-a de januaro 2020

Tedros Adhanom, la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano

La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronaria viruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. La krizostato (angle: the public health emergency of international concern, mallonge: PHEIC), estis deklarita nur kvinfoje ekde 2005, kiam la organizaĵo enkondukis tian praktikon.

La ĝenerala direktoro de la organizaĵo Tedros Adhanom Ghebreyesus plurfoje substrekis dum la gazetara konferenco en Ĝenevo, ke tio estas ne signo de malkonfido al la ĉinaj aŭtoritatoj kaj ilia kapablo bridi la epidemion, sed zorgo pri landoj kun malfortaj sanservoj, kiujn povus trafi la viruso. Li tamen diris, ke drasta striktigo de la vojaĝoj kaj komerco kun Ĉinio estas nenecesa, kion multaj konsideris aludo al la antaŭtaga decido de Rusio fermi landlimon kun Ĉinio kaj malaprobi vizopetojn de veturantoj el Ĉinio. Registaroj de pluraj landoj (inkluzive de Usono) sugestis al siaj civitanoj eviti neurĝajn vojaĝojn al Ĉinio.

Flugkompanioj Lufthansa, British Airways, Air Canada, Lion Air (Indonezio) ĉesigis flugojn al Ĉinio dum American Airlines, IndiGo, Finnair, Delta Air Lines kaj Jetstar Asia grave reduktis ilin. Reveno de ĉinaj turistoj, vojaĝintaj eksterlanden dum la novjara ferio, malfaciliĝis, do la ĉina registaro mendis flugojn por alporti ilin hejmen el Sud-Koreio, Japanio kaj Mjanmao.

Dume estis registritaj 9816 infektiĝoj (inkluzive pli ol 100 ekster Ĉinio) kaj 213 mortoj. Usono konfirmis la unuan kazon de hom-al-homa infektiĝo — viro en Ĉikago infektiĝis de sia edzino. En Francio estas registritaj jam 6 infektiĝoj. En Afriko ĉiam pli da landoj sendas pasaĝerojn kun similaj simptomoj al kvaranteno, kvankam la suspektita kazo en Eburbordo ne konfirmiĝis, do ĝis nun en la kontinento mankas konfirmitaj kazoj de infektiĝo. En Honkongo estis registritaj jam 12 kazoj, 114 en Pekino

La urbestro de Uhano eksiĝis post amasa kritikado pro lia malkapablo ekregi la situacion. La 30-an de januaro estis eksigita estro de sanservo de la urbo Huanggang (ankaŭ en provinco Hubejo), kiu dum gazetara konferenco malsukcesis respondi al plej bazaj demandoj kaj nomi nombron de pacientoj en lokaj hospitaloj. La ĉina registaro sendis jam al Uhano 86 flugojn kun 5 129 kuracistoj kaj flegistoj, kaj 115 000 medicinaj ekipaĵoj.

En Uhano jam finiĝis dezajnado de la unua kaj dua etapoj de konstruado de hospitalo Leishenshan. Ĝi havos areon je 60 000 kvadrataj metroj. La kvarantena parto okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 pacientoj, dum la kuracista parto okupos 9 000 kvadratajn metrojn, kaj povos akcepti pli ol 2 000 kuracistojn. Ĝis tagmezo de la 29-a de januaro, la bazaj konstruaĵoj jam estas plenumitaj, finiĝis la instalado de muroj de kuracistaj dormoĉambroj numero 1, 2, 7.

Fontoj