La Usona Senato skribis ke Snowden estas perfidulo sur sia artikolo ĉe Vikipedio

Sabato, la 3-a de aŭgusto 2013


IP-adreso de la Usona Senato redaktis la artikolon pri la eksa laboranto de CIA, Edward Snowden ĉe la angla Vikipedio kaj priskribis lin kiel "perfidulo". La redaktado estis rimarkita kaj publikigita fare de la oficiala Twitter-a konto de WikiLeaks kaj post spuri la IP-adreson, oni malkovris ke ĝi elvenis de la konstruaĵo de la Usona Senato.

La artikolo pri Edward Snowden ĉe la angla Vikipedio estas duon-protektata, tial nur povas ĝin redakti personoj kun registritaj kontoj en Vikipedio kaj kiuj redaktas per anonimaj IP-adresoj devas esti mane kontrolitaj antaŭ ol aperi publike. La redakto ŝanĝis la statuson de Snowden de "disidento" al "perfidulo" kaj estis malfarita poste fare de iu Vikipediisto·

La IP-adreso 156.33.241.5 estis forbarita kaj sur diskut-paĝo aperas mesaĝo dirante ke temas pri registrita adreso de la Usona Senato. Post la forbaro, kelkaj uzantoj de Vikipedio skribis sub la mesaĝo diversaj opiniojn pri la okazaĵo.

Mi pensas ke ni scias kiun pagas ĉi tion
Amitabho Chattopadhyay, Redaktanto de Vikipedio

La forbarado okazis pro rompi la regularon pri la neŭtra vidpunkto kiu funckias en ĉiuj el la projektoj de la Fondaĵo Vikimedio.

Fontoj