La koronaria viruso atingis Rusion

Sabato, la 1-a de februaro 2020

Kuracistoj de Honkongo minacas per striko

La 31-an de januaro en Rusio estis konfirmitaj du unuaj kazoj de infektiĝo de la ĉina koronaria viruso. Du ĉinoj estis enhospitaligitaj — unu en Transbajkala regiono kaj alia en Tjumena provinco. Oni kontrolas ilian sanstaton kaj ĝi estas stabila, ĉiuj iliaj kontaktuloj estis kontrolitaj. En la Tjumena Industria Universitato (Tjumeno) studas 2000 eksterlandaj studentoj, el kiuj 50 venis el Ĉinio, inkluzive la infektiton.

Samtage Rusio fermis la landlimon kun Mongolio kaj Ĉinio por la ĉinaj civitanoj. Oni enlasos nur civitanojn de Belorusio kaj ĉinoj kun la rusiaj restadpermesiloj, sed ili devos trapasi 14-tagan kvarantenon. Oni provizore malpermesis doni laborvizojn al la ĉinaj civitanoj. La Moskva Ŝtata Universitato transigis siajn ĉinajn studentojn al malĉeesta studado, la ferioj por ili estis longigitaj ĝis la 2-a de marto. En Transbajkala regiono oni aranĝas rehejmigon de la ĉinaj civitanoj, ĉiuj lernejoj estas fermitaj. La enhospitaligita paciento jam resaniĝas.

Singapuro fermis siajn landlimojn por ĉiuj eksterlandanoj, veturantaj el Ĉinio aŭ vizitintaj ĝin dum lastaj 14 tagoj. Tio estas la unua kazo en Sud-Orienta Azio kaj en la historio de la lando. Samtempe oni ĉesigis eldoni vizojn por la ĉinaj civitanoj. La singapuranoj, revenontaj el Ĉinio, devos pasigi du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj agnoskas ke tio forte damaĝos la ekonomion, speciale turismon. Aŭstralio fermis siajn landlimojn por ĉiuj veturontoj el Ĉinio. La aŭstraliaj civitanoj kaj tiuj kun restadpermesiloj, revenintaj el Ĉinio, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

Kartvelio anoncis provizoran ĉesigon de flugoj el Ĉinio. Armenio nuligis senvizan reĝimon kun Ĉinio ĝis la 31-a de marto. Turkio sendis al Uhano milittransportan aviadilon por evakui 36 siajn civitanojn kaj po 7 civitanoj de Azerbajĝano kaj Kartvelio.

Dume nombro da infektitoj atingis 11 943 kaj 259 homoj mortis. La Monda Organizaĵo pri Sano alvokis ĉiujn landojn helpi Ĉinion en ĝia malfacilega lukto kontraŭ la epidemio. Ĉinaj fakuloj avertis ke ĉiuj grupaj aktivadoj, inkluzive de popularaj en Ĉinio komuna dancado kaj ekzercado en parkoj, estas evitindaj. Oni diris ankaŭ ke eĉ homoj, resaniĝintaj de la virusa atako, povus malsaniĝi denove, ĉar aperintaj en iliaj organismoj antikorpoj post certa tempo povas malaperi. En Honkongo 7000 kuracistoj kaj flegistoj minacas striki, se la registaro ne fermos komplete limon al la kontinenta Ĉinio.

Ĉinaj civitanoj en sociaj retejoj akre kritikas la Ĉinan Ruĝan Krucon pro neefika distribuado kaj suspektata misuzado de la protektaj ekipaĵoj, abunde liverataj interalie de la ĉinaj kaj eksterlandaj donacintoj. Oni postulas ke la aŭtoritatoj malstriktigu limigojn tiukampe kaj permesu transdoni maskojn kaj aliajn protektaĵojn rekte al la hospitaloj.

Fontoj