La papo Benedikto la 16-a rezignas pri sia papeco

Lundo, la 11-a de februaro 2013

Benedikto la 16-a, baptonomita kiel Joseph RATZINGER.

La papo Benedikto la 16-a anoncis latinlingve ĉe la Vatikano ke li rezignos kiel papo la venonta 28-a de februaro. Ŝajnas ke li rezignas pro sanaj kialoj. Benedikto la 16-a iĝis papo en 2005 post la morto de Johano Paŭlo la 2-a. La lasta papo kiu rezignis pri sia papeco estis Gregorio la 12-a en 1415.

Mi konkludis, ke pro mia alta aĝo, mi jam ne plu havas forton pro taŭge plenumi la petran ministrecon. Mi rezignas al la episkopeco de Romo kiu estis fidita al mi de la kardinaloj la 19-a de aprilo 2005.
Joseph RATZINGER

Laŭ la vatikana proparolanto la decido de la papo surprizis ĉiujn. Dum gazetara konferenco, oni anoncis ke la nova papo povus esti elektita antaŭ Pasko.

Fontoj