La papo Francisko preĝis antaŭ la Muro de Lamentadoj

Mardo, la 27-a de majo 2014

La Okcidenta Muro
Fonto: Chmouel/Wikimedia Commons

La papo Francisko preĝis ĉi-lunde antaŭ la Muro de lamentadoj en Jerusalemo, la plej sankta loko por judismo, kaj poste vizitis monumenton por la memoro de israelanoj viktimaj de terorismo dum sia tria tago en Mezoriento.

Francisko klinis la kapon, dum li preĝis kaj tuŝis la muron, la ununura, kiu restas stara de la Dua Templo biblia. Li lasis paperon en la muro kun la teksto de la Patro nia skribita en sia denaska hispana lingvo. Tie li brakumis sian amikon, la rabenon argentinan Abraham Skorka, kaj al la gvidanto de la islama argentina komunumo, Omar Abboud, kiuj kuniĝis al la oficiala delegacio, kiel montraĵo de interreligia amikeco.

La du pasintaj papoj, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a, ankaŭ vizitis la Okcidentan Muron. La unua por peti pardonon al judoj pro sufero fare de kristanoj al ili dum lia vizito en 2000, kaj la dua por peti pacon inter kristanoj, islamanoj kaj judoj. Francisko surprize invitis la prezidantojn de Israelo kaj Palestino iri al Vatikano preĝi por paco venontmonate. Ambaŭ akceptis.

La papo dum la kanonizado de Sanktulo Johano la 23-a kaj Sanktulo Johano Paŭlo la 2-a.
Fonto: Jeffrey Bruno/Wikimedia Commons

La papo komencis la tagon vizitante senŝua la trian plej sanktan lokon por islamo, la Kupolo de la Roko, kie supoze Mohamedo ascendis ĉielen. Dum lia alparolo al la ĉefa muftio israela kaj aliaj islamaj ĉefgvidantoj, Francisko nomis ilin ne kiel «karaj» sed «fratoj» kaj diris:

Ni nin respektu kiel fratoj kaj fratinoj [...] Ni lernu kompreni la suferon de aliaj. Neniu misuzu la nomon de Dio per la perforto.
Francisko

Dum lia lasta tago en Mezoriento li kunvenos kun la ĉefa rabeno de Israelo, la prezidanto de la lando kaj la ĉefministro, kun lokaj sacerdotoj kaj fine gvidos meson ĉe la ĉambro de la lasta vespermanĝo, kie supoze Jesuo kundividis sian lastan nutraĵon kun siaj disĉiploj antaŭ ol esti krucumita. La reveno de Francisko al Romo estas planata iomete antaŭ noktomezo.

Fontoj