La prezidantoj de Rusio kaj Usono jam ne kunvenos

Ĵaŭdo, la 8-a de aŭgusto 2013

Pro la akcepto azili al Edward Snowden, la Usona prezidanto Barack Obama nuligis renkontiĝon okazonta venontseptembre en Moskvo kun la Rusa prezidanto Vladimir Putin. Tiel informis la Usona landestro ĉe televidprogramo The Tonight Show de Jay Leno.

Rekontiĝo de Obama kaj Putin la 17-an de Julio 2013 en Irlando.

La Kremlo bedaŭris tiun decidon kaj asertis ke la problemo rilate al Snowden ne estis kreita de Rusio.

Ni desapontiĝis pro la decido de la Usona administracio nuligi la viziton al Moskvo de la prezidanto Obama okazonta komence de septembro. [...] Estas klare ke la decido rilatas kun problemo de la eks-dungito de la sekretaj servoj de Usono kiun ni ne kreis
Yuri Ushakov, konsilanto de Putin

Fontoj