La unua homo ricevonta vakcinon kontraŭ KOVIM-19 en Peruo estas prezidanto Francisco Sagasti

Dimanĉo, la 7-a de februaro 2021


La perua ministro pri sano, Pilar Mazzeti, anoncis ĉi-sabate ke la perua prezidanto Francisco Sagasti estos la unua persono en la nacio, kiu estos inokulita kontraŭ la kronviruso (KOVIM-19), pere de la unua livero de vakcinoj alsenditaj de la ĉina laboratorio «Sinopharm», kiu realigos en la venontaj monatoj la vakcinadon al la restaĵo de la perua civitanaro ĉe nacia nivelo.

Laŭ la komentario de Mazzeti, la prezidanto intencis ne inokuliĝi ĝis la fina etapo, tamen malgraŭ tio, li decidis ke tio «ne estas logika» pro la bezono montri la maldanĝeron kaj gravecon de la vakcino. Mazzeti diris: «Li estas simbolo, kaj li devas inokuliĝi la unua antaŭ ĉiuj aliaj - poste ĉiu la sanpersonalo kaj poste ĉiu la restaĵo».

Oni atendas ke la vakcinoj liveriĝos proksimume la 7-an de februaro, dum la postefikoj de la dua ondo de la kronvirusa pandemio en Peruo.

Fontoj