Malferma ceremonio de la Olimpikaj Ludoj de 2020 okazis en Tokio

Sabato, la 24-a de julio 2021

La ringoj de la Olimpikoj ĉe Odaiba en Tokio.
Foto: Dick Thomas Johnson

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo 2020 Olympics opening ceremony takes place in Tokyo, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

La 23-an de julio, vendrede en Tokio, Japanujo okazis la malferma ceremonio ĉe la Nacia Stadiono. La 23-jara japana tenisisto Naomi Osaka enbruligis la Olimpikan flamon. El la 68 000 sidlokoj de la stadiono estis 900 altranguloj kaj la gazetistoj, kiuj povis rigardi la ceremonion proprapersone. La ludoj estis planintaj por la antaŭa jaro, sed la kronvirusa pandemio prokrastis la ludojn.

La flagon portis atletoj kaj sanlaboristoj. Silenta paŭzo okazis por omaĝi la viktimojn de KOVIM-19, la Olimpikajn atletojn, kiuj mortis pro ĝi kaj la israelajn atletojn, kiuj mortis dum la terorsta atako dum la Olimpiko en Munkeno en 1972.

La Olimpika flamejo figuris la sunon sur la Fuĵi-Monto, kiu malfermiĝis kiel floro kaj la flamejo simolbis la "vivemon kaj esperon". 1 824 aviadiloj lumigis la ĉielon sur la stadio. Post, la kantistoj John Legend kaj Keith Urban antaŭkantis "Imagine" de John Lennon kaj Yoko Ono.

Thomas Bach, la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris: "Hodiaŭ estas tempeto de la espero. Jes, ĝi tre malsamas de tio, kion ĉiuj el ni imagis. Sed ni gardu tiun ĉi momenton ĉar fine ni ĉiuj estas tie ĉi kune." La prezidanto de Tokio 2020 Seiko Hashimoto diris: "Jen konceptado por la estonteco, kiu enkorpigas 'unuecon en diverseco', unu pri paco kaj respekto unu al la alia."

Estis protestoj eskter la stadiono kontraŭ la Olimikoj pro la daŭra kronvirusa pandemio. Lastatempa enketo de Kyodo News trovis, ke 32,1% opiniis, ke la Olimpikoj devus esti nuligitaj kaj 87% da enketantoj maltraviliĝas pro tio, ke ili okazas dum la pandemio.

Fontoj redakti