Malkaŝitaj dokumentoj pri impostparadizo

Mardo, la 5-a de aprilo 2016

Implikitaj landoj de Panamaj Paperoj.
Fonto: JCRules

Tralikiĝo de dokumentoj malkovras negocojn de pluraj personoj, eĉ ŝtatestroj nunaj kaj pasintaj, pere de impostparadizoj por kaŝi iliajn enspezojn kaj eviti impostojn. almenaŭ 11 milionoj da dokumentoj filtritaj el la kvara plej granda advokat-firmao de fiskaj avantaĝoj, Mossack Fonseca de Panamo, kiu administris kompaniojn impostevitajn kontraŭ ĉiujara pago. La dokumentoj nomatas Panama Papers (Panamaj Paperoj).

La dokumentoj estis rivelitaj de la Konsorcio Internacia de Ĵurnalistoj Esploristaj al 107 komunikiloj el 78 landoj, kiuj analizis la dokumentojn. La Paperoj montras la impostparadizojn de personoj proksimaj al prezidento de Rusio, Vladimir Putin, la prezidento de Argentino, Mauricio Macri, la ĉefministro de Islando, Sigmundur Gunnlaugsson, kaj la piedpilkisto Lionel Messi, i.a.

La firmao Mossack Fonseca certigis ke ili obeas ĉiujn leĝojn kontraŭ monlavado.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Filtran documentos que revelan varios paraísos fiscales, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).