Mandela eliras el malsanulejo

Merkredo, la 4-a de septembro 2013

Mandela en 2008.
Fonto: South Africa The Good News

Nelson Mandela forlasis la malsanulejon por reiri siahejmen en Johanesburgo, en kriza statuso, laŭ informo de sudafrikaj funkciuloj pasintdimanĉe.

La 95-aĝa la kontraŭapartisma ĉefulo kaj ekspresidanto de Sud-Afriko ĉeestadis proksimume dum tri monatoj ĉe la malsanulejo por ricevi kuracadon de pulma infektado kaj reiris al sia loĝejo en Johanesburgo kiel li daŭrigos sian resaniĝon.

Komunikado el la nuna Sud-Afrika prezidanto Jacob Zuma konfirmis la hejmeniron de Mandela:

Lia skipo de kuracistoj estas konvinkitaj ke li ricevos la saman nivelon de intensaj prizorgoj en sia domo ol li ricevis en Pretorio.

Lia hejmo estas aranĝita por permesi al li ricevi intensan kuracojn tie. La skipo de kuracistoj kaj helpantoj estas ja la sama kiu prizorgis lin ĉe la malsanulejo.


Kiu diris

Pluraj ambulancoj kaj amaskomunikiloj ĉeestis ekster la domo de Mandela en la suburbo Houghton de Johanesburgo, kie bondezirintoj preĝis por lia resaniĝo.

La lasta apero publika de Mandela estis dum la Futbala Mondpokalo 2010.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Mandela discharged from hospital, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).