Mortis ĉina doktoro, kiu informis pri la apero de la koronoviruso

Vendredo, la 7-a de februaro 2020

Slogano pri la epidemio en la urbo Huangzhou

La 7-an de februaro, matene en la Centra Hospitalo de Uhano mortis pro netipa pneŭmonio Li Wenliang, kiu estis inter la unuaj kuracistoj informintaj pri la apero de la koronoviruso en la urbo. Li havis 34 jarojn.

Ĉinaj retumantoj esprimas siajn kondolencojn en sociaj retoj kiel Weibo kaj postulas ke la aŭtoritatoj pardonpetu pro mistraktado de la doktoro, kiun multaj en Ĉinio konsideras la nacia heroo. La 30-an de decembro 2019 li informis siajn samlernantojn en interreta grupo ke kelkaj pacientoj estis enhospitaligitaj en la Uhana hospitalo kun SARS-similaj simptomoj. Samtage lokaj aŭtoritatoj konfirmis ke estas registritaj 27 kazoj de nova viruso, kies apero ligiĝas al bazaro de maraj manĝaĵoj. Tamen li kaj sep aliaj homoj, inkluzive sep kuracistojn, estis vokitaj al polico, kie oni igis ilin subskribi sindevigon ne plu diskonigi informon pri la infekto. En januaro 2020 la ŝtata televido CCTV kondamnis ok loĝantojn de la urbo pro diskonigo de "onidiroj" kaj memorigis pri leĝa respondeco pro tiaj agoj.

La 3-an de januaro Li Wenliang revenis al sia laboro, sed la 10-an de januaro aperis tuso, sekvan tagon febro kaj la 12-an de januaro li estis enhospitaligita. "Tiutempe la registaro plu insistis ke ne okazis infektiĝo de homo al homo kaj diris ke neniu el medicinistoj infektiĝis. Mi estis konfuzita." skribis li en Weibo la 31-an de januaro. Antaŭ sia morto li publikigis en tiu socia reto fotojn de dokumentoj, en kiuj polico minacas lin per persekutoj pro diskonigo de la "rumoroj".

Koleron de civitanoj estigis ankaŭ sciigo pri malsatmorto de handikapita knabo, kiu restis hejme sola post kiam liaj patro kaj frato estis metitaj al kvaranteno. La 16-jara Yan Cheng suferis pro cerba paralizo kaj loĝis en la urbeto Huajiahe, 100 km for de Uhano. Kuracistoj kaj oficiuloj kredigis lian patron ke ili zorgos pri lia filo, sed efektive neniu vizitis kaj prizorgis lin. La sekretario de la partia komitato Wang Baoquan kaj la urbestro Peng Zhihong estis eksigitaj, aliaj respondeculoj punitaj. Kelkajn horojn post la morto de la knabo lia patro ricevis konfirmon de sia infektiĝo kaj estis sendita al hospitalo. Lia 11-a jara aŭtisma filo supozeble restis en kvaranteno. Multaj retumantoj konsideras nuran maldungon nesufiĉa puno pro la morto de la knabo.

Aliaj suferantoj estas hejmaj bestoj, kiuj restis solaj kaj neprizorgataj post enkvarantenigo de iliaj mastroj. Sole en Uhano almenaŭ 50 mil bestoj restis en malplenaj domoj, kies loĝantoj ne povas reveni pro la kvaranteno.

Admona letero de la polico de Uhano sendita al Li Wenliang

La 6-an de januaro ĉinaj aŭtoritatoj petis entreprenojn ekster Hubejo rekomenci ilian funkciadon. Entreprenoj estas instigitaj krei manierojn por malatigi densecon de homoj sur laborlokoj aŭ permesi al la dungitoj labori alterne por plenplena produktado. La 3-an de februaro en la usona ĵurnalo The Wall Street Journal aperis la artikolo "Ĉinio estas la vera malsanulo de Azio", verkita de Walter Russell Mead, altranga esploristo pri strategio kaj politika scienco el Hudson-Instituto. Mead atribuis disvastiĝon de la nova koronaria viruso al la ĉina registaro kaj priskribis influon de la epidemio sur la ĉina ekonomio laŭ multaj supozoj. Li aludis, ke similaj okazaĵoj ripetiĝos en Ĉinio, kaj instigis internaciajn kompaniojn senĉinigi siajn proviz-ĉenojn kiel eble plej rapide. Tio estigis akran reagon de la ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj.

Dume esplorteamo de la Honkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio informis la 6-an de februaro pri sia invento — portebla detektilo, kapabla diagnozi la koronoviruson en 40 minutoj. Samtempe sciencistoj el la Universitato de Makao laboras pri aparato, kiu diagnozos la viruson en malpli ol 30 minutoj, eĉ en frua etapo de la malsano. Tamen aliaj fakuloj atentigas ke eĉ laboratoriaj testoj foje montras falsajn negativajn respondojn, do necesas garantii ne nur rapidecon, sed ankaŭ ĝustecon de la testado.

Aperis aplikaĵoj, kiuj helpas al la uzantoj eviti infektiĝon aŭ ĝustatempe kontroli sian sanstaton. La firmaoj Qihoo 360 kaj NoSugarTech kreis apon, kiu ebligas al uzanto kontroli, ĉu li troviĝis lastatempe apud infektitoj. La informoj estas ĉerpataj el oficialaj fontoj. La uzanto povas enigi sian regionon, datojn de siaj vojaĝoj, numerojn de flugoj, trajnoj, busoj, metrooj ktp. La apo funkcias ekde la 31-a de januaro kaj ĝin uzis jam 55 milionoj da homoj.

Loĝantoj de Guangzhou kaj Ŝenĵeno povas kontroli, ĉu en ilia kvartalo haveblas infektitoj, per mini-apo de WeChat, kiu lokas la infektokazojn surmape. Similan mapon kreis la kompanio QuantUrban por naŭ urboj de la provinco Gŭangdongo. La kompanio Baidu lanĉis servon de interreta kuracista konsultado pri pneŭmonio. Ĝi celas mildigi panikon kaj malŝarĝi la hospitalojn, senigante ilin je nerilataj pacientoj. Ekde la 6-a de februaro jam 92 milionoj da homoj vizitis la paĝon kaj pli ol 2,7 milionoj da demandoj estis faritaj. Alibaba Group kreis sanservan aplikaĵon, kiu pere de artefarita inteligenteco respondas al plej oftaj demandoj pri la viruso, sugestas proksimajn hospitalojn ktp.

Nombro de infektiĝoj tutmonde atingis 31 526, dum 638 homoj mortis kaj 1568 resaniĝis. En Ĉinio 4 821 pacientoj restas tre endaĝerigitaj kaj 26 359 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 1 540 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. 314 028 proksimaj kontaktintoj estis spuritaj, kaj inter ili 26 762 estis liberigitaj de medicina observado, dum 186 045 aliaj restas sub medicina observado.

Fontoj