Mortis Hosni Mubarak, la aŭtoritatema eksprezidanto de Egiptio

Mardo, la 25-a de februaro 2020


Hosni Mubarak (2009)

La iama ŝtatestro de Egiptio Hosni Mubarak mortis je la aĝo de 91. Lia morto estis raportita mardon, la 25-an de februaro de la ŝtata televido.

Mubarak regis Egiption preskaŭ 30 jarojn antaŭ ol esti eksigita en 2011 post 18 tagoj de popolaj manifestacioj.

Mubarak fariĝis grava politikisto suprenirinte tra la rangoj de la egiptia aerarmeo kaj fariĝinte komandanto kaj vicministro pri defendo.

En 1975, li estis nomumita anstataŭulo de la prezidanto Anwar Sadat kaj estis apud li, kiam tiu estis mortigita en oktobro de 1981 de islamistoj.

De tiam, la aŭtokrata estro alprenis al si la prezidantan postenon kaj retenis la regadon per sia sinteno kiel fidinda aliancano de okcidentaj landoj, observante la pactraktaton de 1979 kun Israelo malgraŭ akra opozicio tra la plejparto de Mezoriento.

Enlande, Mubarak regis per fera pugno, trudinte malbonfaman krizan leĝon kiu provizis la sekurecajn fortojn per vasta potenco por subpremi la opozicion kaj bridi bazajn liberecojn.

Dum la 1990-aj jaroj, Mubarak akre subpremis islamismajn ekstremistojn kiuj estis mortingintaj per terorisma kampanjo centojn da egiptaj policistoj, soldatoj, civiluloj kaj dekojn da fremdlandaj turistoj.

La aŭtoritatema prezidanto longe klopodis subpremi la Islaman Frataron, la plej grandan multlandan islamisman movadon en la Araba mondo, naskiĝintan en Egiptio. Tion farinte, li eksterlasis moderajn islamistojn kaj perdis ties partianojn. Li estis akuzita de multaj pri koruptado.

Mubarak regis tri jardekojn dum streĉa periodo de trudata stabileco kaj ekonomia disvolviĝado.

Kontraŭ-registaraj manifestacioj en 2011

En januaro de 2011, amasaj manifestacioj kontraŭ lia registaro ekardis en Kairo kaj aliaj egiptaj urboj. La 1-an de februaro, la maljuniĝinta estro anoncis ke li ne petos reelekton en balodado okazonta en septembro. Krome li promesis konstituciajn reformojn, sed liaj samlandanoj postulis pli profundajn ŝanĝojn sekve de la Araba printempo movado ekdisvastiĝinta tra tiu regiono.

La 11-an de februaro 2011, la vicprezidanto Omar Suleiman anoncis ke Mubarak rezignis la estradon kaj ke la supera konsilio de la armeo regos la landon. Mubarak akompane de sia familio fuĝis al sia feridomo apud la Ruĝa Maro.

Poste Mubarak estis arestita kaj juĝita pro la mortigo de kontraŭ-registaraj manifestaciantoj. La 2-an de junio 2012, la kortumo juĝis lin kulpa pri neglekto de sia devo malhelpi la mortigon de centoj da homoj ribelintaj kontraŭ li. Oni kondamnis lin al tutviva malliberiĝo kune kun lia antaŭa ministro pri internaj aferoj Habib Al-Adly.

En 2015, Mubarak kaj liaj du filoj estis kondamnitaj al tri jaroj pro akuzoj pri koruptado.

Post ses jaroj de malliberiĝo, la supera kortumo senkulpigis lin pri la mortigo de manifestaciantoj kaj oni liberigis lin en 2017.

Fontoj