Mortis Lee Teng-hui — la "patro de la demokratio" en Tajvano

Vendredo, la 31-a de julio 2020

Lee Teng-hui. La 22-a de julio 2019.


La 30-an de julio mortis Lee Teng-hui, eks-prezidanto de Tajvano (1988-2000), konsiderata la patro de la tajvana demokratio. Li estis la unua prezidanto, naskiĝinta sur la insulo. Lee Teng-hui havis 97 jarojn.

Ekde februaro li troviĝis en la Tajpeja Ĝenerala Hospitalo por Veteranoj post sufokiĝi dum trinki lakton tro rapide kaj oni devis apliki tubadon de la traĥeo por ebligi la spiradon. Li suferis ankaŭ pro diabeto, alta sangopremo kaj kormalsanoj. La morto okazis pro sepsa ŝoko kaj malfunkciiĝo de pluraj organoj. Dum kelkaj monatoj li jen trafis komaton, jen eliris el ĝi. Lee postlasis la 94-jaran edzinon Tseng Wen-hui, kaj filinojn Anna kaj Annie Lee, kiuj ĉeestis lian forpason. Lia filo Lee Hsien-wen mortis pro kancero en 1982, kiam li havis 32 jarojn. La 29-an de julio lin vizitis la nuna prezidanto Cai Yingwen, akompane de vic-prezidanto William kaj ĉefministro Su Cheng-chang.

Dum 12 jaroj de sia prezidanteco, li realigis gravajn demokratiajn reformojn, sed ne cedis al instigoj plenumi ilin radikale kaj rapide. "Kiel altnivela stratego, Lee pruvis al la Okcidento ke demokratio povas esti praktikata en evolua maniero anstataŭ tiu revolucia en Tajvano" diris Wang Kung-yi, politologo el la Ĉina Kultura Universitato en Tajpeo, ĉefurbo de Respubliko Ĉinio, kiel oficiale nomiĝas tiu parte agnoskita ŝtato. Interalie li enkondukis rektajn municipajn, parlamentajn kaj prezidantajn balotojn, fortigis la homajn rajtojn, ebligis parolliberecon kaj esprimliberecon. Li nuligis la plurjaran militleĝon, permesis kreadon de novaj partioj. La militleĝo estis enkondukita en 1949 post establo de Respubliko Ĉinio fare de la Kuomintango, malgajninta la enlandan militon al la Komunista Partio de Ĉinio subestre de Mao Zedong kaj forlasinta la kontinentan Ĉinion.

De sciencisto al politikisto

 
Leŭtenanto Lee Teng-hui.

Lee Teng-hui naskiĝis la 15-an de januaro 1923 en la familio de la popolo hakka en Sanzhi, kampara komunumo apud Tajpeo. La insulo estis okupita de Japanio, kiu regis ĝin kiel kolonion de 1895 ĝis 1945. Lia patro servis kiel policisto. Lee ricevis edukadon en la Imperia Universitato en Kioto. Oni opinias ke pro la tiama japana influo li iĝis subtenanto de Japanio kaj poste interalie subtenis ĝiajn pretendojn pri la Senkaku-insuloj en la Orientĉina maro, kiujn konsideras parto de sia teritorio ankaŭ Ĉinio. Fine de la Dua mondmilito li servis kiel leŭtenanto de la 2-a rango en la Japana imperia armeo. Li neniam partoprenis batalojn, sed lia favoro al Japanio plurfoje kaŭzis kritikojn de Ĉinio kaj aliaj aziaj ŝtatoj. Dum vizito al Japanio li venis al la Yasukuni-Sanktejo en Tokio por omaĝi memoron de sia pli aĝa frato, pereinta dum la Dua mondmilito en Filipinoj, kie li batalis kiel oficiro de la Japana mararmeo. En tiu ĉi templo troviĝas ankaŭ memoraĵoj ligitaj al japanaj militestroj, inkluzive al militkrimuloj, ekzekutitaj laŭ verdikto de la Tokia tribunalo.

Post reveni al Tajvano en 1946 li studis en la Nacia Tajvana Universitato kaj finis ĝin en 1948 kiel agrikultura inĝeniero. Li komencis sian politikan karieron en septembro 1946 kiel membro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj en tiu periodo legis, laŭ liaj propraj vortoj, "ĉion kion mi povis preni en la manoj, de Karolo Markso kaj Friedrich Engels". En 1947 li partoprenis la protestojn, kaŭzitajn de la Incidento 228, kiam ĝis 28 mil protestantoj estis buĉitaj de armeaj trupoj. Sed baldaŭ li forlasis la Komunistan partion, kiu detruis registraĵojn pri lia iama membreco. En 1949 li edzinigis Tseng Wen-fui, fraŭlinon el la prospera terposedanta familio kaj iĝis piema presbiteriano.

En 1952 li direktiĝis al Usono, kie diplomiĝis pri la agrikultura ekonomiko en la Iovaa Ŝtata Universitato en 1953. En 1957 li revenis al Tajvano, kie laboris kiel agrikultura ekonomikisto en la Kunlabora Komisiono pri Kampara Rekonstruado, subtenata de Usono, kaj kiel profesoro pri ekonomiko kaj orientaziaj studoj en du lokaj universitatoj. En 1964 li denove vojaĝis al Usono por doktoriĝi pri la agrikultura ekonomiko en la Universitato Cornell kaj revenis post kvar jaroj por daŭrigi laboron en la menciita komisiono. Li rememoris poste ke en 1964-1968 dufoje tajvana sekurecservo enketis lian antaŭan membrecon en la komunista partio kaj supozeblajn ligojn kun la sendependecaj aktivuloj. Unufoje pridemandado daŭris kvar monatojn, alian fojon — unu semajnon kaj tio pensigis lin pri neceso starigi demokration en la insulo kaj seniĝi je tiaĵoj.

 
Solenaĵoj omaĝe al Lee Teng-hui.

En aŭgusto 1971 lia estro konatigis lin kun la vic-ĉefministro Chiang Ching-kuo, filo de Ĉiang Kai-ŝek, tiama estro de Kuomintango. Li estis prezentita kiel fakulo pri la agrikultura ekonomiko kaj aliĝis al Kuomintango post du monatoj. En 1972 Chiang Ching-kuo iĝis ĉefministro kaj nomumis Lee kiel senpostenan ministron, taskigitan pri agrikultura evoluo. Kiam en 1978 Chiang Ching-kuo sukcedis sian patron kiel prezidanto de Tajvano, li faris Lee urbestro de Tajpeo. En 1981 li promociiĝis kiel guberniestro de Tajvana provinco kaj en 1984 okupis la vic-prezidantan postenon. Iuj opinias, ke parte tion influis deziro de Chiang Ching-kuo mallaŭtigi kritikojn pri dominado de la ĉinaj alvenintoj en la tajvana elito, kie preskaŭ komplete mankis tajvanaj indiĝenoj. En ĉiuj postenoj li realigis sukcesajn reformojn, prosperiginte ekonomion kaj mildigante socialan malekvilibron.

Post la morto de Chiang Ching-kuo en 1988 Lee sukcedis lin kiel prezidanto. Ekde 1990 li komencis promocii indiĝenajn politikistojn, anstataŭigante per ili enmigrintojn el la kontinenta Ĉinio. Anstataŭ ideologio li akcentis ekonomion kaj administradon. Li klopodis plibonigi rilatojn kun Ĉina Popola Respubliko, establinte en 1991 la Nacian Unuigan Konsilion, kies celo estis krei vojmapon de la reunuigo de la lando. Sed ĝia malcedemo tiukampe kaŭzis indignon de Pekino, kies premo ĉiam kreskis. Lia akcepto en 1995 en la Universitato Cornell je la ŝtatestra nivelo estis traktata de Ĉinio kiel defio, al kio ĝi reagis pafinte misilojn al la Tajvana markolo, apartiganta ĝin de la insulo, kion Usono respondis sendinte siajn militŝipojn al la tajvanaj bordoj.

En 1996 dum la unua prezidanta baloto en Tajvano, apude okazis ekzerco kaj misila testado fare de la Popola Liberiga Armeo, kiun multaj lokanoj konsideris provo timigi la voĉdonantojn. Sekve de tiu ĉi baloto Lee estis elektita per granda plejparto de la voĉdonoj kaj okupis la postenon ĝis majo 2000, kiam la prezidanto iĝis Chen Shui-bian — unuafoja ŝtatestro de Tajvano, kiu apartenis ne al Kuomintango, sed al la Demokratia Progresema Partio. Kune kun sekvinta lin Chen Shui-bian en 2011 li estis akuzita pri korupto, sed malsame ol la sukcedinto Lee estis senkulpigita pri tio en 2013.

Sendependisto

 
Renkontiĝo kun Cai Yingwen. 2016.

Malsukcesinte plibonigi rilatojn kun Ĉina Popola Respubliko, Lee translokis akcenton je la fortigado de la tajvana identeco kiel unika kaj sendependa de tiu ĉina. Li parolis pri la "novaj tajvananoj" kiel nacio, ene de kiu ne gravas diferencigo inter la indiĝena kaj ĉina elementoj. Unuiĝon kun la kontinenta Ĉinio li pretus akcepti nur se la nova Ĉinio estu kapitalisma kaj demokratia. En 2018 li partoprenis establon de la nova partio Formoza Alianco, kiu promesis okazigi referendumon pri ŝanĝo de la landonomo de la nuna Respubliko Ĉinio al Tajvano por defenitive rompi ligojn kun la kontinenta Ĉinio. Tamen la promeso ne estis plenumita.

  Oni ne pensu, ke pro tio ke multaj tajvananoj venis el Ĉinio, Tajvano estas parto de Ĉinio. La nederlandanoj okupadis Tajvanon dum 200 jaroj, sed ili ne pretendis, ke ĝi estas parto de Nederlando.  
Lee Teng-hui. Oktobro 2013.

Tiun ĉi politiko daŭrigas la nuna prezidanto Cai Yingwen, elektita en januaro 2020 kaj rigardanta rilatojn de Tajvano kaj la kontinenta Ĉinio kiel tiujn de la du sendependaj ŝtatoj kaj klopodanta konstru la "novan sudan zonon", kiu ligos Tajvanon kun Sud-Orienta Azio, Barato, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

Fontoj