Prezidanto de Haitio estas murdita en sia rezidejo

Merkredo, la 7-a de julio 2021

Jovenel Moïse.


La 7-an de julio matene en sia rezidejo en Pétion-Ville estis murdita la prezidanto de Haitio Jovenel Moïse kaj pafvundita lia edzino Martine Marie Etienne Joseph. La prezidanto aĝis 53 jarojn kaj okupis sian postenon ekde februaro 2017, kiam demisiis lia antaŭulo Michel Martelly. Provizore la devojn de la prezidanto plenumas ĉefministro Claude Joseph.

La atenco redakti

La murdo okazis je la unua nokte en Pelerin, la 5-a distrikto de Pétion-Ville — luksa areo, kie sur montetoj super la ĉefurbo Portoprinco loĝas riĉaj komercistoj kaj politikistoj. Grupo de homoj parolintaj hispane kaj angle penetris la rezidejon. Aŭtoritatoj nomas ilin "fremdaj elementoj", ĉar loĝantaro de Haitio parolas en la franca kaj kreola. En filmetoj, kiuj cirkulas en sociaj retoj, homo kun usona akĉento krias je laŭparolilo: "Operaco de DEA [Usona Administracio pri lukto kontraŭ narkotikaĵoj]. Ĉiuj iru flanken. Ĉiuj for, estu for".

Akuzoj kaj tumultoj redakti

 
Claude Joseph.

La eksa entreprenisto Jovenel Moïse venkis en balotoj en 2017, kiujn partoprenis malmultaj voĉdonantoj. En 2019 okazis pluraj opoziciaj manifestacioj, dispelitaj de polico. Ekde 2020 li regis sen la parlamento, ĉar tiu antaŭ la fino de sia oficperiodo malsukcesis aprobi amendojn de la balota leĝo kiu ebligus novan parlamentan baloton. Dum kvar jaroj li nomumis kaj eksigis sep ĉefministrojn. Jovenel Moïse asertis ke li rajtas regi ĝis la 7-a de februaro 2022, dum opozicio diras ke lia oficperiodo devis finiĝi la 7-an de februaro 2021. La malsamajn opiniojn kaŭzis tio, ke la prezidanto oficiale ĵuris nur unu jaron post la baloto.

En septembro devus okazi referendumo, per kiu la prezidanto celis fortigi la plenuman potencon. La konstitucia reformo estas nepopulara kaj dufoje estis prokrastata pretekste de la pandemio de KOVIM-19. La konstitucio estis aprobita en 1987 post la falo de la diktatoro de François Duvalier kaj ĝia teksto klare diras: "iu ajn popola konsultado celanta modifadon de la Konstitucio per referendumo, estas malpermesita".

En februaro 23 homoj, inkluzive altrangan policestron kaj juĝiston de la Supera Juĝejo, estis arestitaj pro akuzoj pri preparado de ŝtatrenverso kaj atenco kontraŭ la prezidanto. La 30-an de junio la usona ambasadejo en Haitio alvokis la registaron ĉesigi sisteman rompon de homaj rajtoj, atakojn kontraŭ gazetara libereco kaj bridi regadon de bandoj. Hodiaŭ ĝi anoncis provizoran fermon pro daŭra malsekureco. Prezidanto de la najbara Dominika Respubliko Luis Abinader aranĝis urĝan kunsidon. Landlimo inter la du landoj estas fermita. La prezidanto de Kolombio Iván Duque alvokis la Organizaĵon de Amerikaj Ŝtatoj urĝe sendi mision "por protekti la demokratian ordon en Haitio".

Haitio estas unu el plej malriĉaj landoj en la mondo, 60% de loĝantaro vivas je malpli ol du dolaroj tage. Sekvoj de la tertremo, mortiginta en 2010 pli ol 200 mil haitianojn kaj detruinta grandan parton de la lando, plu senteblas je senhejmeco, malriĉeco kaj kolapso de infrastrukturo.

Fontoj redakti