Puĉistoj militaj disigas la Senaton de Tajlando

Dimanĉo, la 25-a de majo 2014

Mapo kun situo de Tajlando.

Militistoj disigis la Senaton de Tajlando (angle) kaj apartigis de siaj funkcioj al tri personoj, kiuj respondecis pri sekureco kaj estis konsiderataj lojalaj al la depostenita Taksin Ĉinaŭat. La militistoj prenis la leĝdonan povon kaj diris: "Ĉiuj leĝoj, kiuj bezonas aprobon fare de la Parlamento aŭ la Senato, estos ekde nun aprobataj fare de la ĉefo de la milita grupo".

La Senato estis la unusola leĝodona institucio funkcianta post la disiĝo de la Parlamento, komence de ĉi-jaro. Ekde la puĉo, pasint-ĵaŭde, ĉesiĝis la Konstitucio, krom la punktoj rilataj al reĝo Phumiphon Adunjadet, estis dekretita la elirblokado kaj malpermesataj la publikaj kunvenoj.

Tiuj ĉi agoj "plifortigas la kontrolon kaj aŭtoritaton de la Nacia Konsilio por la Paco kaj Ordo, oficiala nomo de la puĉista grupo, kaj de ties ĉefo, la generalo Prayuth Chan-ocha, kiu pasint-vendrede proklamis sin ĉefministro", laŭ informo de ABC. Ankaŭ estis depostenita Adul Saengsingkaew, ĉefo de la Reĝa Polico de Tajlando (angle). Tarit Pengdith, ĉefo de la Departemento pri Specialaj Esploroj, kaj Nipat Thonglek, permanenta sekretario de la Ministro pri Defendo, estis alipostenigitaj al nefunkciantaj postenoj. Tiuj ĉi tri personoj estas konsiderataj lojalaj al la pasinta registaro kaj al Taksin Ĉinaŭat, eksa ĉefministro depostenita dum la puĉo de 2006.

Horoj antaŭe, la puĉistoj alvokis 35 politikistojn kaj intelektulojn porajn al demokratio respondi antaŭ la nova registaro, kiu persekutas la kontraŭstarantojn al la puĉo. La alvoko okazis unu tagon post alia alvoko, tiam al 150 politikistoj kaj aktivuloj, inter kiuj estis la eksa ĉefministro Jinglak Ĉinaŭat, ĉiuj el ili estis arestitaj kaj alportitaj al malliberejoj kaj domoj kontrolitaj de la Armeo. Laŭ El Mundo, "La nova milita povo ankaŭ silentigis la mediojn, per malfermoj de radioj kaj televid-kanaloj, kaj komencis bloki retejojn, kiuj kritikas la puĉon, kiel tiu de Human Rights Watch".

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Militares golpistas disuelven el Senado de Tailandia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).