Rio 2016 riskas pro malfruo kaj financaj problemoj

Lundo, la 2-a de septembro 2013

La Internacia Olimpia Komitato (COI) maltrankviliĝas pro tio ke "grandaj malfruoj de la konstruaĵoj" malhelpos la okazigon de la Olimpaj Ludoj de Rio-de-Ĵanejro 2016, laŭ dokumento "strikte sekreta" diskonigita fare de la ĵurnalo "O Estado de São Paulo".

La "grandaj malfruoj" afektas la aranĝadon de la Olimpiaj ludoj kaj "riskas serioze ties okazigon". La dokumento reliefigas la konstruaĵojn kaj stadionojn nekompletajn, sportojn sen ludejoj ankoraŭ, manko de rimedoj kaj sponsoroj kaj "deficito kriza de hotelaj ĉambroj".

La plano pri ludejoj devas esti haltigita tuj. Ankoraŭ ekzistas multaj kaj oftaj ŝanĝoj de ejoj kaj neklarigo pri kie kaj kiaj estos la konstruaĵoj.
COI

La Komitato antaŭe montris sin "tre diplomata" rilate la malfruoj, male al la FIFA kiu kritikadis "la malfruojn cele de Brazilo 2014". Tamen, la dokumento certigas ke Rio estas urbo nepreta por okazigi eventon tian. Laŭ Deutsche Welle, la problemoj trovitaj "estos pridiskutitaj ekde hodiaŭ ĉe la kunveno aranĝita de Brazilo en kiu partoprenos reprezentatoj de COI, registaro kaj organizantoj.

La dokumentoj de COI montras "drama scenejo". La 44 ĉapitroj pri aranĝado de la ludoj estas dividitaj laŭ tri koloroj: verda (en ordo), flava (riskas) kaj ruĝa (malfruoj). Entute, "nur la duonoj el ili estas en ordo". Kerna punkto, la infrastrukturo, ruĝas.

Pri la dopado, la dokumento atentas pri la "risko ke la ununura laboratorio kontraŭdopada de Rio estos malakreditigita fare de la Monda Agentejo Kontraŭdopa". Kio fakte okazis du tagojn post la verkado de la raportaĵo. Siaparte, la registaro de Brazilo anocis ke ili faros "ĉion necese por reakiri la akreditadon antaŭ ol 2016".

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Río 2016 en riesgo por atrasos y problemas de financiamiento, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).