Rusia atako ĉesigis alvenon de la solduloj al Ukrainio

Lundo, la 14-a de marto 2022

Ukrainaj soldatoj en la Javorova militekzercejo, Ukrainio. 2016.


La 13-an de marto aero-kosmaj trupoj de Rusio atakis la Javorovan militekzercejon en Lvova provinco, Ukrainio. Aviadiloj, ekflugintaj de aerbazo Engelso-2 (Saratova provinco, Rusio) al la Azova kaj Nigra maroj lanĉis de tie pli ol 30 krozmisilojn. Ukrainaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj. La Ministerio pri defendo de Rusio raportis ke estis detruitaj ekzercejoj de eksterlandaj solduloj kaj tenejoj de armiloj kaj municioj, liverataj de eksterlande, pereis ĝis 180 solduloj. Ĝi avertis ke la ekstermado de la solduloj daŭros.

La ekzercejo redakti

La Javorova militekzercejo troviĝas en Javorova distrikto, 25 km for de la limo de Pollando kaj okupas 36 153 hektarojn do kvaronon de la distrikta areo. Oficiale ĝi nomiĝas la Internacia Centro de Pacigado kaj Sekureco de la Nacia Akademio de Terarmeo de Petro Sagajdaĉnij kaj servas kiel ekzercejo por pacmisioj de ukrainaj trupoj kaj kunlaborejo de la ukraina armeo kaj NATO. La komandejo troviĝas en vilaĝo Stariĉi kaj ankaŭ estis atakita. Ukraina flanko diris ke parto de la misiloj estis trafitaj de kontraŭmisila defendo.

Reago redakti

Usona ambasadejo en Ukrainio kondamnis la atakon, skribinte en Tvitero ke "atako kontraŭ la centro kie usonanoj, poloj, litovoj, britoj, kanadanoj kaj aliaj trejnadis ukrainajn trupojn, ne venkos la batalantojn-heroojn, kiuj ekzercis tie". Ukrainaj aŭtoritatoj diris ke informoj pri 180 mortigitaj solduloj estas "pura rusia propagando". Ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij nomis la atakon plia signo de tio, ke Rusio ne haltos en Ukrainio kaj invados ankaŭ NATO-membrojn. Tio estas la plej okcidenta objekto en Ukrainio, atakita de la rusia armeo dum la konflikto.

Proparolanto de la Usona Departemento de Defendo John Kirby neis ĉeeston de usonanoj en tiu ĉi loko: "Tie mankis militistoj de Usono, usonanoj, laborintaj en tiu ĉi ekzercejo. Kiel vi scias, ni forlasis ĝin antaŭ kelkaj semajnoj". Tamen la 3-an de marto Roman Ŝepeljak, estro de la Departemento pri Internacia Teknika Asistado kaj Internacia Kunlaboro ĉe la Lvova Provinca Administracio, diris al Reuters ke la Javorova militekzercejo ludas ŝlosilan rolon en preparado de la eksterlandaj solduloj al la batalado: "Ili ĉiuj fine venas al Javorovo kaj de ĉi tie ili estas distribuataj al la lokoj kie ili servos". Li diris ke la solduloj venas de pluraj landoj, inter kiuj estis menciitaj Pollando, Hungario kaj Britio. Ukrainaj aŭtoritatoj diris ke tie estis trejnataj ĝis 1000 eksterlandaj solduloj, aliĝontaj al la Internacia Legio, kies establon Zelenskij anoncis la 27-an de februaro.

Eksa usona militisto, iam servinta tie, diris al ĵurnalistoj ke li miras ke la ekzercejo estis trafita nur nun — "mi atendis tion pli frue". The Washington Post citis rakontojn de sveda kaj usona solduloj, kiuj ĉeestis la atakon, kaj priskribis ĝin kiel terure fortan kaj ĝuste celitan. Gert Snitselaar, kiu kunordigas la membrojn de la Internacia Legio venintajn el Nederlando, diras ke inter la pereintoj sendube estis nederlandanoj, sed li ankoraŭ ne pretas konfirmi ilian nombron. Oni raportis ke ĉiuj solduloj el Portugalio postvivis la atakon. The Washington Post afiŝis videaĵon faritan de usona soldulo, kiu ĉeestis la atakon kaj filmis ĝin; plejparto de liaj komentoj estis dampitaj, ĉar ili konsistas el fortaj sakraĵoj esprimantaj lian ŝokon.

Avertoj redakti

Antaŭe rusiaj oficialuloj avertis plurfoje ke laŭe al la internaciaj traktatoj, la eksterlandaj solduloj ne havos statuson de batalantoj, do la plej bona afero kiu povos atendi ilin kaze de kapto estos juĝo. Proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio Maria Zaĥarova diris ke veturontaj al Ukrainio solduloj aĉetas "bileton je unu direkto". Tagon antaŭ la atako Igor Konaŝenkov, proparolanto de la Ministerio pri defendo diris ke veturiloj kun armiloj kaj municioj, liverataj de eksterlande al Ukrainio, estos konsiderataj laŭleĝaj militaj celoj.

Oni raportis ke dungado de la solduloj al la Internacia Legio en Ukrainio haltis.

Fontoj redakti