Rusiaj militistoj deklaris, ke la kronvirusa vakcino jam pretas

Mardo, la 21-a de julio 2020

Militisto de la Trupoj de la Radiado-Kemio-Bakteriologia Protektado de la Armitaj Fortoj de Rusio.

La 21-an de julio la unua rusia vic-ministro pri defendo Ruslan Calikov diris, ke la vakcino kontraŭ COVID-19 jam pretas kaj pruvis sian efikecon. Tamen la Ministerio pri sano respondis, ke ankoraŭ estas tro frue paroli pri tio, ĉar la esplorado ankoraŭ daŭras kaj la vakcino ne estas oficiale aprobita.

La testado okazis ekde la 18-a de junio en la Ĉefa Milita Klinika Hospitalo de Burdenko (Moskvo) ĉe militistoj-volontuloj. La testadon plenumis fakuloj de la 48-a Centra Scienc-Esplora Instituto de la Trupoj de la Radiado-Kemio-Bakteriologia Protektado de la Ministerio pri defendo de Rusio kaj la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja. La unua grupo el 18 volontuloj forlasis la hospitalon la 15-an de julio, la dua grupo el 20 volontuloj elhospitaliĝis la 20-an de julio.

Finaj taksoj de la rezultoj de la testado de niaj fakuloj kaj sciencistoj de la Nacia Esplora Centro [de N. F. Gamaleja] jam estas faritaj. Je momento de elhospitaliĝo ĉiuj senescepte volontuloj, ricevinte imunecon de la kronviruso, fartis normale. Do la unua rusia vakcino kontraŭ la nova kronvirusa infekto pretas.
Ruslan Calikov, la unua rusia vic-ministro pri defendo de Rusio.

La esplorado komenciĝis en aprilo 2020. Oni faris plurajn antaŭklinikajn testojn je Rezuso kaj oraj hamstroj. Dum 2,5-3 monatoj oni pritaksis sekurecon, imunogenecon kaj protektan forton de la vakcino. Unue estis kreita la tiel nomata platformo aŭ rekombinanta konstrukcio, surbaze de kiu estis farita rekombinanta viruso. Poste oni esploris kelkajn specimenojn kaj elektis la plej konvenan, kiu estis uzata por krei seriojn por la antaŭklinika testado.

La vakсino estas rekombinanta duetapa kaj eniĝas per enmuskola injektado. Kiel platformo estis uzita adenoviruso, en kies genomo estis enigita geno, kodanta spiko-proteinon (S-proteino) de la kronviruso. Surbaze de tiu platformo jam estis kreitaj vakcinoj kontraŭ ebolo kaj la Mezorienta Spira Sindromo (angle: MERS). La sciencistoj certas, ke tio ebligos iniciati evoluon de humora imuna respondo en la homa organismo, kio siavice ebligos dum longa tempo subteni la kontraŭvirusan protekton.

Estis kreita ankaŭ testilo, ebliganta rapide eltrovi RNA de la incitilo de la viruso. Tio helpas pri protektado de medicina personaro, kontaktanta la kronviruson kaj aliajn incitilojn.

Protekta kompleto de militfakulo.

Kutime kreado de nova vakcino postulas tri ĝis kvar jarojn, sed la militfakuloj asertas, ke ili havas proprajn patentitajn metodojn de kvanta takso de incitilo kaj kreis laboratorian modelon, ebligantan rekonstrui pason de SARS-CoV. Dum ilia kreado estis uzata sperto, akirita dum lukto kontraŭ SARS en 2003. Tiam dum tri monatoj en la 48-a Centra Scienc-Esplora Instituto estis unuafoje en Rusio eltrovita incitilo de SARS kaj kreitaj testiloj por tiu ĉi malsano. Dum kreado de vakcino kontraŭ ebolo 30 fakuloj de la 48-a Centra Scienc-Esplora Instituto partoprenis testadon kiel volontuloj. Ankaŭ nun kelkaj fakuloj partoprenis la testadon.

Militkuracistoj en Rusio tradicie partoprenas kreadon de kuraciloj, aplikeblaj en ekstremaj situacioj. En 2015 kune kun fakuloj de la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja ili kreis vakcinon kontraŭ ebolo. Fakuloj de la 48-a Centra Scienc-Esplora Instituto partoprenis likvidadon de eksplodoj de la hemoragia febro Krimeo-Kongo en vilaĝo Oblivskaja (Rostova provinco, 1999), SARS (2003), birda gripo (2005), antrakso (Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, 2016), febro de Okcidenta Nilo, rabio, dengo kaj aliaj. Filioj de la Centro funkcias en la urboj Kirov kaj Jekaterinburgo.

La estro de la Rusia Fonduso de Rektaj Investoj Kirill Dmitrijev diris, ke oni planas komenci amasan fabrikadon de la vakcino en aŭgusto, tuj post ĝia oficiala registriĝo. Li opinias ke ĝis fino de la jaro Rusio povos produkti kaj liveri al diversaj landoj pli ol 200 milionojn da dozoj, el kiuj 30 milionoj estos produktitaj en Rusio kaj aliaj — de eksterlandaj partneroj. Ĝis la fino de 2021 eblos produkti pli ol 3 miliardojn da dozoj. La vakcino estos liverata kun testilo pri antikorpoj.

Antaŭtage la retejo Bloomberg raportis, ke la testatan vakcinon ekde aprilo uzis centoj de gravaj rusiaj komercistoj kaj politikistoj. La aŭtoritatoj asertas, ke la vakcinon uzis nur homoj, kiuj oficiale partoprenis la testadon.

Fontoj