Salvadoro tute elradikigis la malarion

Lundo, la 1-a de marto 2021

Malario en la homa sango, sub mikroskopo

Salvadoro fariĝis la unua nacio en Centra Ameriko kiun oni konsideras «libera de malario», laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano.

Ĉi tiu rezulto venas post tri jardekoj de grada malpliigo je la statistiko pri kontaĝo en Salvadoro, kun la ununura escepto de 1996 kiam okazis subita erupcio de infektado. La ministro pri sano de Salvadoro, Francisco José Alabi, komentis ke ĉi tio estas «sukceso historia» kaj estas ŝulda al la penado de «jardekoj» de sanitaraj laborantoj, la civitanaro, kaj la salvadora registaro.

Krom Salvadoro, aliaj landoj en Ameriko simile malaperigintaj la malarion estas Paragvajo en 2018 kaj Argentino en la sekvanta jaro. Cetere, inter la jaroj 1962 kaj 1973, sep nacioj en Ameriko akiris tiun agnoskon. Ĉi-momente, je tutmonda nivelo tiun statuson atingis tridek ok nacioj kaj teritorioj.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El Salvador vence totalmente a la malaria, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).