Turkio kaj Rusio interkonsentis batalhalton en Sirio

Vendredo, la 6-a de marto 2020


Rusio kaj Turkio interkonsentis pri batalhalto en la siria gubernio Idlibo sekve de maratonaj intertraktadoj en Moskvo celantaj malhelpi ke iliaj neakordigeblaj politikaj celoj en Sirio elspiralu en rektan militan konflikton.

La rusa prezidanto Vladimir Putin kaj lia turka kolego Recep Tayyip Erdogan renkontiĝis dum ses horoj de intertraktadoj en la Kremlo — pli ol tri el tiuj horoj sole kun siaj interpretistoj — strebante trovi eliron el la Idliba malfacilaĵo.

Tiu regiono en nordokcidenta Sirio spertis akran bataladon inter la turka armeo kaj tiu de la siria registaro pasintajn semajnojn. La siria prezidanto Baŝar al-Asad, subtenata de la rusia aerarmeo, ĵuris rekapti tiun landparton de malgrandiĝanta separatistaro subtenata de Ankaro.

La pliiĝantaj streĉoj minacis delikatan reton de militaj aliancoj kiujn Rusio kreis dum sia kvinjara milita kampanjo en Sirio por savi la malamikon de Turkio, Asad, kaj samtempe kunlabori kun Ankaro por batali kontraŭ komuna malamiko, la Islama Ŝtato.

«Ni ne ĉiam akordiĝas kun niaj turkaj kolegoj pri nia takso de kio okazas en Sirio, sed ĉiufoje ĉe tiklaj momentoj, apogitaj de nia alta nivelo de duflankaj rilatoj, ni ĝis nun sukcesis trafi komunan terenon pri aperintaj disputaĵoj kaj trovis taŭgajn solvojn», diris Putin post la intertraktadoj. «Tio estas kio okazis ĉi tie».

La du flankoj ja sukcesis trovi tion, kio fakte konsistigas kompromison malpliigantan la streĉojn, sed kio solvas neniun el la kernaj aferoj kiuj unuatempe estigis la krizon.

Esence, Rusio konsentis apliki antaŭe interkonsentitan malstreĉigan zonon en Idlibo, kiun Turkio deziras por protekti sian landlimon, kaj Turkio konsentis ĉesigi la kontraŭ-atakojn kontraŭ Sirio kaj denove agnoski ke la Idliba regiono fakte apartenas al Damasko.

La kerna afero de la interkonsento, kiun anoncis la ministroj pri eksteraj aferoj de tiuj du landoj, estas batalhalto efikonta je meznokto ĵaŭdon.

La du flankoj anoncis humanitaran koridoron malfermotan por permesi ke laŭtakse unu miliono da rifuĝintoj amasiĝintaj ĉe la limo inter Sirio kaj Turkio reiru hejmen al Idlibo.

Tio estis ŝlosila postulo de Turkio. Rusio tamen estis asertanta ke la humanitara krizo pro la batalo en Idlibo estas troigita.

«Ni kunlaboros por havigi helpon al la bezonantaj sirianoj», diris Erdogan anoncinte tiun decidon.

Rusio kaj Turkio krome anoncis planojn okazigi komunajn patrolojn tra iuj partoj de Idlibo post ne pli ol sep tagoj. La ĉeestontaj rusiaj soldatoj ŝajne malhelpos al la militfortoj de la siria registaro pafi kontraŭ turkaj sodatoj en tiu regiono.

Estas ja gravaj kialoj por dubi ke Asad observos la batalhaltan interkonsenton.

En intervjuo ĉe la televidkanalo Rusio 24 elsendita kelkajn minutojn post la fino de la pintkunveno, la siria prezidanto denove ĵuris ke la faligo de Idlibo al liaj registaraj fortoj certe iam okazos.

Siaflanke, Erdogan insistis ke Turkio rezervas al si la rajton respondi al iu ajn estonta siria agreso, malgraŭ la batalhalto.

Fontoj