Ukraina misilo mortigis 21 homojn en Donecko

Mardo, la 15-a de marto 2022

Misila komplekso Toĉka-U.


La 14-an de marto je 11-31 en la centro de Donecko kontraŭmisila defendo paffaligis misilon Toĉka-U kun batalkapo forme de grapolbombo. Ĝia eksplodo mortigis 21 kaj vundis 37 homojn, el kiuj 23 estas enhospitaligitaj. Rusiaj militistoj asertas ke lanĉo okazis en ĉirkaŭaĵoj de urbo Krasnoarmejsko (Pokrovsko), regata de la 19-a artileria brigado de la ukraina armeo. Ukraina armeo neas sian komplicon.

Evidente la misilo celis la Domon de Registaro, kiu situas apude. Pereis homoj, kiuj staris en bushaltejo kaj atendovico al bankoficejo en la strato Universitetskaja (Universitata), kiu neniam estis bombita antaŭe. En Interreto aperis videaĵoj de gvatkameraoj, kiuj registris la atakon, kaj filmetoj fare de lokaj raportistoj, kiuj montras disŝiritajn korpojn surstrate kaj flakojn da sango sur asfalto. Estis detruitaj aŭtoj parkumitaj apude, splitaĵoj damaĝis trolebuson kaj itineran taksion. Inter la grave vunditaj estas 9-jara knabo, kies kruron trafis splitaĵoj. Li diris ke li venis kun sia avino, kiu deziris preni monon el bankmaŝino kaj post aŭdi eksplodon rapide kaŝis sin, ĉar li jam scias kion necesas fari en tiaj kazoj. Li estas operaciita, lia vivo ne estas en danĝero. La aliaj infanoj ricevis malpli gravajn vundojn. Oni diris ke eksplodis nur unu grapolo, kio reduktis nombron de la viktimoj.

Surloke de la atako. Donecko, la 14-a de marto 2022.

Aŭtoritatoj de Donecka Popola Respubliko (DPR) diris ke pripafado de la urbo, en kiu mankas militaj celoj estas militkrimo. Prezidanto de DPR Denis Puŝilin petis militistojn akceli la ofensivon por forpeli la ukrainajn trupojn laŭeble plej for kaj definitive ĉesigi tiajn atakojn, kiuj laŭ li daŭras ekde 2014. Proparolanto de la Ministerio pri defendo de Rusio ankaŭ nomis tion militkrimo kaj promesis fortan respondon.

Apliko de tia armilo kontraŭ urbo kie mankas iuj ajn pafpozicioj de armitaj fortoj, do prognozeble kontraŭ civiluloj, estas milita krimo... Armitaj fortoj de Rusia Federacio aplikos senprokraste rimedojn por malfunkciigi entreprenojn de la milito-industria komplekso de Ukrainio, plenumantajn produktadon, riparadon kaj restarigon de la armiloj, kiujn naciistoj uzas por fari militkrimojn.
Igor Konaŝenkov, proparolanto de la Ministerio pri defendo de Rusio
Viktimoj de la atako. Donecko, la 14-a de marto 2022.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres ankaŭ reagis al la atako.

Mi vidis novaĵojn pri tiu ĉi incidento. Kaj mi devas diri ke nia pozicio estas klara: ĉiu ajn atako kontraŭ civiluloj aŭ civila infrastrukturo elvokas bedaŭron, se ĝi okazas hazarde kaj meritas kondamnon se ĝi estas farita neintence... Plejparto de la perdoj inter la civila loĝantaro kaj damaĝoj de la civila infrastrukturo okazis en kunteksto de la militado, kiun plenumas rusiaj trupoj.
António Guterres, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

Ukraina flanko neis sian komplicon kaj akuzis la rusian armeon pri provoko. Tamen la lastaj misiloj Toĉka-U estis forigitaj el la rusia armeo en aprilo 2020 kaj anstataŭigitaj per pli modernaj Iskander-M.

La 15-a de marto estis deklarita en DPR funebrotago.

Fontoj redakti