Unasur insistas pri interkonsento por liberigi al Assange post raporto de UN

Dimanĉo, la 7-a de februaro 2016

La Ĝenerala Sekretario de Unasur, Ernesto Samper, petis al la implikitaj landoj en la kazo Assange interkonsenti por "lasi lin libera", post raporto de Unuiĝinta Naciaro kiu kvalifikis pasintvendrede lian staton kiel "arbitra enprizonigado".

Kion faris Unuiĝinta Naciaro estas malfermi pordon por ke estu interkonsento inter la landoj kiuj hodiaŭ estas implikitaj en la kazo Assange por lasi lin libera se tio estas kion petas la Unuiĝinta Naciaro.[...] Alie estus daŭrigi ĉi tiun ping-pong [tabloteniso] en kiu ni estas de kelkaj jaroj, kie ni ne scias kiu jurisdikcio aplikiĝas, kiu leĝaro juĝos. Jam de longe oni preterpasis la regularon de la sekvenda proceso, de la rajto al defendo.
Ernesto Samper

Leĝa komitato de UN petis pasintvendrede ĉesi la "enprizonigadon" arbitran de Julian Assange en la ekvadora delegacio en Londono ek de 2012, donante tiel esperojn al aŭstraliano eliri post pli ol tri jaroj kaj duono. Tamen, Londono insistis pri tio ke la raporto "nenion ŝanĝas" kaj Svedio diris ke "ne konsentas" kun la komitato.

La 44-aĝa kreinto de WikiLeaks, neas la akuzon pri seksperforto kiun li farintus en la regiono de Stokholmo dum aŭgusto 2010.

La aŭstraliano, kiu havas eŭropan aresto-peton, rifuzas reiri Svedien ĉar timas esti sendota al Usono, kie oni al li riproĉas la publikigon en 2010 de 500.000 sekretaj dokumentoj pri Irako kaj Afganio, kaj 250.000 diplomataj komunikaĵoj.

Ekvadoro kaj Svedio atingis antaŭ semajnoj akordon pri leĝa kunlaborado por ke la prokuroroj pridemandu al Assange en la ambasadorejo, kvankam neniam precizigis daton. La raportdecido de UN rilatas nur al enprizonigado arbitra de Assange en la ambasadorejo, ne ĉu li kulpas pri la seksperforto.

Fontoj