Usono: Obama estis informita pri operacioj de spionado

Usono, la 1-a de novembro 2013

Al prezidanto usona, Barack Obama, vere estis alsenditaj la raportoj pri la operacioj de espionado. Keith Alexander, ĉefo de la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA), neis antaŭ la Komisiono pri Espionado de la Usona Senato ke la Agentejo estus agita je sia propra konto. Li precizigis ke li agis konsentite de siaj superuloj. Laŭ la veteranoj de sekretaj servoj estas absurde pensi ke Obama ne estis informita pri subaŭskultado de la poŝtelefono de Angela Merkel. Ili asertis ke maleblas ke la prezidanto ne scius ke la sekretaj servoj superrigardas estrojn eksterlandajn. Do la ĉefoj de sekretaj servoj germanaj iros al Usono por sin kolekti kun iliaj samoficuloj.

Koncerne Francujon, kvankam Parizo neis, la sekretaj servoj kunlaboris kun la agentejo NSA ekde komenco de 2012.

Kontraste kun tio, la ĉefministro hispana, Mariano Rajoy deklaris ke la registaro prenas tre serioze la informojn publikigitajn de la amasinformiloj pri la espionado. La direktoro de la hispana Centro Nacional de Inteligencia, Félix Sanz Roldán, aperos antaŭ la komisiono de la Oficialoj Sekretoj de la Ĉambro malalta. ... Ĉi tiu apero okazos pordojfermite. La hispana opozicio, La Izquierda Plural kaj la Unión Progreso y Democracia, kritikis la varmetecon kun kiu la registaro reagis rilate al la amasa superrigardado.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo États-Unis : Obama était informé des opérations d'espionnage, el franca Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).