Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-02-15


Mardo, la 15-a de februaro 2011

Estas aprobita Vikifontaro en la jakuta lingvo

 
Malhelblua estas la areo, kie estas disvastigita la jakuta lingvo

Dimanĉe je la 13-a de februaro Lingva komitato de Fondaĵo Vikimedio anoncis aprobon de Vikifontaro (deponejo de liberaj tekstoj) en la jakuta lingvo. HalanTul, «burokrato» en la alia jakutlingva projekto, Vikipedio, verkis ruslingvan originalan raporton pri tio en Vikinovaĵoj.

Fontoj:

Eldonitas SeaMonkey 2.1b2

Hieraŭ Mozilo eldonis la duan beta-version de SeaMonkey 2.1.

 
Ruslingva versio demandas ĉu konservi la enigitan pasvorton

Kompare kun la unua beta-versio, nun, interalie:

  • Oni povas efektive forigi elŝutitajn novaĵgrupajn afiŝojn.
  • Seanco ne estas restarigata tuj post lanĉo, sed restarigebla laŭvole poste.
  • Nun anstataŭ apartaj fenestroj estas uzata la enkondukita antaŭe Datumadministrilo.
  • Tridimensia bildigo estas laŭeble akcelata.
  • Ĉe formularoj disponeblas validigilo.
  • SeaMonkey estas agordebla por peti retpaĝarojn ne kolekti nenecesajn informojn pri la foliuma agado de la uzanto.
  • Estas uzata «Omnijar», t.e. teno de multaj dosieroj en unu .jar-dosiero por pli rapida ŝargado.
  • En kelkaj okazoj atentigaj strioj kun butonoj estas anstataŭigitaj per nefalseblaj kaj reaperigeblaj «pendaĵoj» (vidu la ekrankopion).
  • Kunteksta menuo ĉe serĉilkampoj nun havas menueron por aldoni vorton por serĉado el la adreskampo.
  • Agordo pri pligrandigo nun estas memorata aparte por ĉiu domajno.
  • Subteno de la protokolo «WebSocket» estas malŝaltita pro ties sekurecaj problemoj.
  • La versio por Mac OS X ne plu ekzistas por la platformo PPC, sed nun ekzistas por 64-bita Mac OS X v10.6.

Fontoj: