Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-02-25

Vendredo, la 25-a de februaro 2011

Eldonitas kvina beta-versio de Poŝfajrovulpo 4

Je la 23-a de februaro, Mozilo eldonis la kvinan beta-version de la estonta poŝkomputila Fajrovulpo 4. Laŭ la liveraj notoj, la ŝanĝoj estas ĉefe plibonigoj de rapideco kaj stabileco. Krom tio, ĉe Android, se oni movos la programon al la SD-karto, ankaŭ la profilaj datumoj estos movitaj.

Fontoj:

Aperis libera aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto

Hieraŭ Hèctor Alòs i Font anoncis aperon de nova tradukilo bazita sur la libera platformo por aŭtomata tradukado «Apertium». Ĝi tradukas el la franca lingvo en Esperanton. Antaŭe jam ekzistis tradukiloj en Esperanton por hispana, kataluna kaj angla teksto, kaj en la anglan por esperantlingva. Ĉiuj tiuj tradukiloj estas uzeblaj ankaŭ per TTT, ĉe la adreso http://apertium.saluton.dk/.

Detalo: la nova tradukilo mem estis eldonita antaŭ du semajnoj (fonto).

Fontoj: