Vikinovaĵoj:Forigproponoj

Sur ĉi tiu paĝo oni povas proponi kaj pridiskuti la forigon de certaj paĝoj. Bonvole alklaku ĉi-sube por aldoni novan fadenon. Por pli ĝeneralaj diskutoj ne temantaj pri aparta forigo, bonvole vidu la Diskutejon.
Aldoni novan peton
Arĥivo de pasintecaj forigproponoj (2010 ĝis 2019)

2020 redakti

Intelekte malhonesta propagando. La firaportita studaĵo estis kontrolita de neniuj kaj eldonita nur interrete. Ĝi tute ne aperis en iu ajn scienca revuo. פֿינצטערניש (diskuto) 09:27, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite pro la malaktualeco de la koncerna artikolo kaj manko de subteno por forigo. Aŭdrea (diskuto) 22:01, 17 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon ĉar ĝia enhavo estas lingve fuŝa, malbone formata, kaj tial ne meritas inkluziviĝon en nia novaĵarĥivo. Mi ankaŭ suspektas ke ĝi estas laŭlitera traduko el anglalingva retejo kaj do povas malobei la kopirajton. Pro la malaktualeco de la koncerna okazaĵo, ne plu estus konvene ĝin redakti post factum.

Se neniu malkonsentos, mi forigos la paĝon post kelkaj tagoj. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 18:51, 20 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farita ĉar neniu oponis dum preskaŭ semajno. Aŭdrea (diskuto) 20:55, 26 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Laŭvorta kopio de podkasto.net. Tiu retejo ne indikas liberan permesilon, do defaŭlte ĉi artikolo kompromitas la aŭtorrajtojn. Mi nun rimarkis la permesilon CC BY, do ĉi tiu kialo ne plu gravas.

Ĉi tiu paĝo estis skribita ne kiel novaĵo sed kiel afiŝeto, do mi ne opinias ke ĝi meritas lokon en novaĵarĥivo. Aŭdrea (diskuto) 19:01, 20 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farita ĉar neniu obĵetis post unu semajno. Aŭdrea (diskuto) 02:21, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĝi estas parta traduko de angla artikolo, ke mi neniam finfaris. —chaetodipus (diskuto · kontribuoj) 07:25, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]