Viruso trafis ĉiujn 34 provincojn de Ĉinio

Vendredo, la 24-a de januaro 2020

Sanitara averto

La nova viruso de netipa pneŭmonio jam disvastiĝis tra ĉiuj 34 provincoj de Ĉinio. En la provinco Hubejo ok urboj estas fermitaj por kvaranteno: la ĉefurbo Uhano (11 milionoj da loĝantoj), Huanggang, Ezhou, Chibi, Xiantao, Qianjiang, Zhijiang kaj Lichuan. La funkciado de la kompanio pri kundividitaj aŭtoj Didi (analogo de Uber) kaj tiu pri pruntbicikloj estas haltigitaj. Almenaŭ 15 kuracistoj en Uhano jam infektiĝis, el kiuj 14 estis infektitaj de unu paciento. Sanlaboristoj plendas pri manko de protektaĵoj en la blokita urbo. Malmultiĝas ankaŭ manĝaĵoj kaj aliaj varoj, prezoj draste kreskis. Portado de maskoj estas deviga en ĉiuj publikaj lokoj, eĉ televidprezentistoj aperas sur ekranoj en maskoj. Eksteruloj ricevas informojn pri la okazaĵoj en la fermitaj urboj ĉefe per la servoj de mallongaj filmetoj — Douyin kaj Kuaishou, kiuj respektive havas po 400 kaj 300 milionojn da aktivaj uzantoj tage.

La Ministerio pri financoj donis unu miliardon da juanoj al Hubejo por respektivaj elspezoj. Startis konstruado de speciala hospitalo en Caidian distrikto, ĉe okcidenta rando de Uhano. La konstruaĵo havos areon 25 mil m² kaj kapablos enspacigi 1000 litojn. La konstruado devas esti plenumita en ses tagoj, por kio estis engaĝitaj centoj da maŝinoj kaj laboristoj, kiuj ricevas trioblan salajron — po 1200 juanoj tage. La hospitalo konsistos el ses antaŭfabrikitaj blokoj, unu ĝis du etaĝojn altaj.

Ĝis nun estas registritaj ĉirkaŭ 900 infektitoj en pluraj landoj: la kontinenta Ĉinio (875, el kiuj 26 mortis), Honkongo (2), Tajlando (4), Makao (1), Tajvano (1), Sud-Koreio (1), Japanio (1), Usono (1), Vjetnamio (1), Singapuro (1). En Ĉinio 444 konfirmitaj kazoj el 571 estis registritaj en Uhano. Tajvano protestis post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano registris la unuan kazon de infektiĝo kun mencio Tajvano, Ĉinio. La viruso trafas plej forte aĝulojn kaj malsanulojn. Aĝo de la mortintoj varias de 48 ĝis 89 jaroj.

La Monda Organizaĵo pri Sano havis urĝan renkontiĝon la 22-an de januaro, sed decidis ke Ĉinio sukcesas regi la situacion kaj mankas kialoj por deklari tutmondan sanservan alarmon. Nord-Koreio provizore fermis siajn limojn por ĉiuj eksterlandaj turistoj.

Fontoj redakti