Teksason frapas neĝoŝtormoj, kaŭzante la morton de almenaŭ dek homoj

Vendredo, la 19-a de februaro 2021

Glacio kaj neĝo kovras la parkejon de vendejaro en la teksasa urbo Tyler (esperante TAJ-lr).

Aro de vintraj ŝtormoj frapadis la usonan subŝtaton Teksaso dum la pasintaj tagoj, kaŭzante la mortojn de almenaŭ dek homoj. Je vendredo la 17-a, la dua ondo de ŝtormoj batis elektrejojn kaj akvodistribuejojn. La aŭtoritatoj petis ke la civitanoj konservu, laŭeble, la elektron kaj ne trouzu akvon. Estas notinde, ke Teksaso estas la unusola subŝtato el la 48 surkontintentaj subŝtatoj (t.e. ĉiuj escepte de Havajo kaj Alasko) havanta sian propran elektroreton.

Laŭ unu raportaĵo de l' amaskomunikiloj, pro karbona monooksido veneniĝis kaj pereis patrino kaj sia ido en la urbo Houston. Virinon kaj tri geknabojn mortigis domfajro en la urbo Sugar Land. Laŭ alia raportaĵo, la ŝtormo malhelpis la ekspedadon de kontraŭkronvirusaj vakcinoj; kaj ĵurnalisto en la urbo Tyler konstatis ke la vojoj estis preskaŭ nepreterpaseblaj je lundo kaj mardo pro troa glacio kaj neĝo.

Pli frue, en la komenco de februaro, vintra veteraĉo helpis kaŭzi grandegan, amasan aŭtokolizion en la urbo Fort Worth, kio mortigis almenaŭ kvin homojn. Kelkaj viktimoj estis enkaptiĝintaj en siaj aŭtomobiloj multajn horojn atendante helpon. Ĉe gazetara konferenco, oficisto de la krizaj servoj priskribis ĉi tian veteron evento okazanta nur unufoje en la vivo.

Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Winter storms hammer Texas, fatalities reported, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).