Turkio postulas ke oni trudu senflugan zonon en Sirio

Vendredo, la 28-a de februaro 2020


Ribeluloj celas rusiajn militaviadilojn en Sirio

Turkio petis de la internacia komunumo, vendredon la 28-an de februaro, ke ĝi trudu senflugan zonon por protekti centmilojn da civiluloj de aefrapoj de la registaraj militfortoj en la Idliba regiono de Sirio.

Fahrettin Altun, direktoro pri komunikoj ĉe la prezidenta oficejo, diris per Tvitero ke Rusio kaj Irano, la subtenantoj de la siria prezidanto Baŝar al-Asad, «perdos ĉian kredeblecon se ili rezignos sian promeson malpliigi la perfortojn kaj militajn agojn en Idlibo».

«Milionoj da civiluloj estas bombataj de la aero, ekde monatoj. Infrastrukturoj, inkluzive de lernejoj kaj malsanulejoj, estas sisteme celataj de la siria reĝimo. Genocido estas okazanta malrapide antaŭ niaj okuloj. Tiuj kiuj havas konsciencon kaj dignon devas esprimi sin», diris Altun.

«La siria reĝimo strebas fari demografian kaj etnan purigadon en tiu regiono», li aldonis. «Ni ne povas flanken deturni la rigardon!»

Intertraktadoj ĉe NATO

Intertempe, ambasadoroj de NATO-landoj partoprenas en urĝaj traktadoj laŭ peto de Turkio, kiu estas membro de tiu alianco.

La Usona Departemento de Defendo diris ke la sekretario Mark Esper interparolis kun sia turka kolego ĵaŭdon, diskutinte pri Idlibo kaj Libio.

«Ni esploras rimedojn por ke Usono povu kunlabori kun Turkio kaj la internacia komunumo», diris la Pentogono parolante pri tiu alvoko.

Ĵaŭdon, la 27-an de februaro, 33 turkaj soldatoj perdis la vivon kaj 32 estis vunditaj pro aerfrapo de la siriaj registaraj militfortoj en la Idliba regiono.

Pliiĝo de konflikto

Meze de pliiĝanta batalado en la gubernio Idlibo, la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan asertas ke ribeluloj subtenataj de turkaj soldatoj rekaptis strategian vilaĝon de la Damaskaj fortoj.

«Okazintaĵoj en Idlibo turniĝis al nia avantaĝo. Ni havas tri martirojn, ili ripozu en paco. Aliflanke, la perdoj de la reĝimo estas tre gravaj», diris Erdogan en alparolo ĵaŭdon.

La siriaj ribeluloj, subtenataj de turkaj specialaj fortoj kaj artilerio, rekaptis la vilaĝon Saraqeb ĵaŭdon. Tiu nordokcidenta vilaĝo estas ĉarnira por la du flankoj pro ĝia pozicio ĉe interkruciĝo de du ĉefaj aŭtovojoj.

Turkio deplojis en Idlibo milojn da soldatoj subtenataj de tankoj kaj kirasaj veturiloj por malhelpi la ofensivon de Damasko kiu celas ekregi la lastan ribelan fortikaĵon.

Ultimato de Ankaro

La batalado en Idlibo estas pliiĝonta pro la ultimato de Ankaro al Damasko: forlasi ĉiujn siajn lastatempajn militajn akiraĵojn antaŭ la fino de februaro.

«Kiam forpasos la limtempo donita al la reĝimo por foriri, la turka armeo plenumos sian devon laŭ la ordonoj kiujn ĝi ricevos kaj neniu dubu pri nia firma volo pri tio», diris Omer Celik, la proparolanto de la AKP partio kiu regas Turkion.

Diplomatiaj intertraktoj inter Turkio kaj Rusio en Anakro, celantaj solvi la krizon en Idlibo, finiĝis senrezulte ĵaŭdon.

«Trovi mezan lokon inter Rusio kaj Turkio ŝajnas malfacile», diris la eksa altranga turka diplomato Aydin Selcen, kiu estas analizisto kaj televidprezentisto ĉe la reta novaĵkanalo Medyascope.

«Estas mallarga fenestro de ebleco trovi komunan terenon», li aldonis. «Sed estas malfacile, se eĉ eble, por Erdogan trovi ĉi tiun retroiran rimedon kaj sin eltiri el la duono, aŭ eĉ pli, de ĉi tiu Idliba zono. Tio estas tre maltrankviliga afero, ĉar iu ajn malgranda eraro povus eksplodigi ĉi tion en plenan militon inter Sirio kaj Turkio», diris Selcen.

Kvankam Ankaro kaj Moskvo subtenas kontraŭajn flankojn en la enlanda milito, ili kunlaboras por fini la konflikton. Tamen Idlibo estas streĉiganta la duflankajn ligojn.

Per ŝajna malestimo, Moskvo malakceptis la peton de Erdogan gastigi kvarflankan pintkunvenon okazontan la 5-an de marto inter Rusio, Francio kaj Germanio.

Laŭ raportoj, Moskvo estas oferanta alternativan kunvenon inter nur Rusio, Irano kaj Turkio.

Tamen kia ajn estos la formo de la internacia kunveno por solvi la krizon pri Idlibo, spertuloj diras ke ŝajne estos malmulte da komuna tereno inter Moskvo kaj Ankaro.

La Unuiĝintaj Nacioj diras ke preskaŭ miliono da sirianoj estis delokitaj pro lastatempa batalado en Idlibo. Centmiloj da rifuĝintoj fuĝis al la turka landlimo.

Ĉar Turkio gastigas pli ol 3,5 milionojn da sirianoj, Erdogan plurfoje avertis ke Turkio ne kapablas enlasi pli da rifuĝintoj.

Fontoj