UNICEF: la helpo al siriaj infanoj minaciĝas pro manko de mono

Sabato, la 9-a de novembro 2019

Siriaj infanoj en tenda lernejo starigita de UNICEF

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF) avertas ke gravaj humanitaraj programoj por centmiloj da infanoj en Sirio devos esti eltranĉitaj ĉar tuta ĝia mono elĉerpiĝis.

Kvankam restas antaŭ la jarfino nur ok semajnoj, UNICEF raportas ke nur 53 elcentoj de la 285 milionoj da dolaroj petitaj en 2019 estis ricevitaj. Se ĉi tiu urĝa financa manko ne estos likvidita, oni raportas ke multaj infanoj ne ricevos la vivsubtenan helpon, kiun ili bezonas.

La proparolantino de UNICEF, Marixie Mercado, diras ke ĉi tiuj reduktoj venas en aparte malfacila jartempo. "Ĉar la temperaturo rapide malaltiĝas, UNICEF celas havigi neprajn vintrajn vestaĵojn al 578 000 infanoj, aĝantaj inter nulo kaj 14 jaroj, loĝantaj en tendaroj, en kolektivaj ŝirmejoj, en gastejaj komunumoj kaj en regionoj de akra bezono. Nuntempe, ni povas pagi por 356 000 infanoj. Sen plua financado, 220 000 infanoj restos en bezono", diris Mercado.

UNICEF raportas ke 5,5 milionoj da infanoj tra la lando bezonas helpon. La agentejo ne povas helpi al ĉiuj. Sed laŭ Mercado, ĝi provizas al centmiloj da plej senhelpaj siriaj infanoj neprajn servojn, kiuj povas diferencigi inter la vivo kaj la morto por multaj.

"En nordorienta Sirio, kie loĝas iuj el la plej senhelpaj infanoj en la lando, la laboro de UNICEF en 2019 inkluzivis la vakcinadon de pli ol duonmiliono da infanoj, la provizadon de psiĥosocia subteno al preskaŭ 150 000 infanoj, kaj la eblecon por pli ol 100 000 infanoj enskribiĝi en formala edukado", diris Mercado.

La invado de la turkaj militfortoj en ĉi tiun regionon, regatan de la kurdoj, pasintmonate, malfaciligis la provizadon de helpo al la lokaj infanoj. Malgraŭ la plialtigitaj riskoj por la sekureco, limigantaj la liberecon de veturado, UNICEF diras ke la plej grava baro al la helpado de infanoj estas la manko de mono.

Mercado diris ke iuj programoj minacataj de la manko inkluzivas krizakvon, sanitaran kaj higienan helpon, rutinan vakcinadon, fakajn sanservojn kaj nutraĵon por subnutritaj infanoj.

Ŝi diris ke oni devos forlasi la edukadon pri la riskoj de minoj por 170 000 altriskaj homoj. Ŝi rimarkis ke unu el du sirianoj riskas paŝi sur neeksplodinta bombo. La infanoj estas aparte vundeblaj.

Fontoj