Ukrainaj naciistoj estas arestitaj pro murdo de opozicia rusia ĵurnalisto en 2016

Dimanĉo, la 15-a de decembro 2019

Loko de la murdo de Pavel Ŝaramet. Kievo, la 19-an de aprilo 2016.

La 14-an de decembro 2019 en Kievo estis arestita la tria el kvin ukrainaj naciistoj, akuzataj pri murdo de la opozicia rusia ĵurnalisto Pavel Ŝaramet en 2016.

La fama belorusa kaj rusia ĵurnalisto estis persekutata de la belorusaj aŭtoritatoj, kiujn li akre kritikis. En 1998-2012 li laboris en diversaj amaskomunikiloj en Rusio, plu kritikante la belorusan registaron kaj ankaŭ tiun de Rusio. En 2012 li ĉesigis sian laboron en la rusia televido pro sia opozicia sinteno kaj poste forte kritikis enmiksiĝon de Rusio en la politika krizo en Ukrainio kaj anekson de Krimeo. Ekde 2013 li laboris en ukrainaj amaskomunikiloj. La 20-an de julio 2016 li pereis en Kievo pro eksplodo de bombo, alkroĉita al lia aŭto. Konsilisto de la ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Zorjan Ŝkirjak tiam plurfoje diris, ke la murdon aranĝis rusiaj sekurecservoj. Tamen neniu kulpulo estis nomita kaj arestita.

La 13-an de julio 2018 en la urbo Kosiv (Ivano-Frankivska provinco) okazis malsukcesa atenco kontraŭ loka krimestro Miĥail Ĉekurak kaj la polico rimarkis ke ĝi estis preparita laŭ la sama skemo. La 5-an de novembro 2019 estis arestitaj ĝiaj organizantoj — kelnerino Inna Griŝĉenko (kromnomo Puma) kaj ŝia edzo Vladislav Griŝĉenko (kromnomo Buĉa). Ambaŭ estis veteranoj de la Donbasa milito, kie la edzo servis kiel sapeisto, kaj dum iu tempo estis anoj de la naciisma organizaĵo Dekstra Sektoro. La 14-an de decembro estis arestita Andrej Antonenko, rok-muzikisto, veterano de la Donbasa milito, verkinto de himno de la specialaj fortoj.

Krome, akuzoj pri la murdo estis faritaj kontraŭ la fama volontulo de la Donbasa milito, milita kuracisto kaj infana kardiologo Julija Kuzmenko (kromnomo Lisa, do Vulpo), honorita de la medalo "Pro humanitara partopreno en la Kontraŭterorisma Operaco" (kiel oficiale nomiĝas la Donbasa milito en Ukrainio) kaj premio "Eŭromajdano", kaj flegistino de unu el paraŝutistaj batalionoj Jana Dugar. La enketistoj opinias ke la bombon kreis Vladislav Griŝĉenko kaj alkroĉis al la aŭto Julija Kuzmenko. La sesa akuzito (kromnomo Vanja Pistolet) mortigis sin post esti vokita al pridemandado.

La enketistoj supozas ke per tiu ĉi murdo la naciistoj esperis estigi malordon en la lando, kies kaŭzo povus esti murdo de la fama ĵurnalisto kies "sankta viktimo". Julija Kuzmenko proponis murdi ankaŭ faman volontulon Marusja Zveroboj kaj bombardi Kievon el la salvopafaj instalaĵoj Grad (Hajlo). "Mi tre deziras ke tio okazu, mi tute ne domaĝas tiun Kievon" diris ŝi per telefono al kompliculo.

En majo 2018 la ukrainaj aŭtoritatoj informis pri murdo de Arkadij Babĉenko, alia konata opozicia rusia ĵurnalisto, translokiĝinta al Ukrainio, kaj publike akuzis pri tio rusiajn sekurecservojn, inkluzive dum kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Poste ili agnoskis, ke la murdo estis nura ŝajnigo fare de la ukraina sekurecservo kaj ĉiuj akuzoj estis intenca trompo.

Fontoj