Usona Blanka Domo diras ke la filo de Osama bin Laden estas mortigita

Lundo, la 16-a de septembro 2019

Ĉi-sabate, la 14-an de septembro, la usona prezidanto Donald Trump konstatis, per mallonga oficiala anonco de la Blanka Domo, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco.

La anonco menciis nek daton, nek ekzaktan lokon de la mortigo. La supozita pereo de Hamza estis antaŭe raportita en la amaskomunikiloj en la fino de ĉi tiu julio, laŭ necertigitaj raportaĵoj.

La Blanka Domo prikomentis la aferon: «Hamza bin Laden, la altranga ano de al-Kaida kaj filo de Osama bin Laden, estis mortigita en kontraŭterorisma operaco de la Unuiĝintaj Ŝtatoj en la regiono de Afganistano kaj Pakistano. La perdo de Hamza bin Laden ne nur malhavigas al al-Kaida gravajn estrajn spertojn kaj la simbolan ligon al la patro, sed ankaŭ subminas gravajn operaciajn aktivaĵojn de la grupo. Hamza bin Laden havis respondecon pri planado kaj intertraktado kun aliaj terorismaj grupoj.»

La 31-an de julio, pluraj novaĵorganizaĵoj raportis pri la morto de Hamza bin Laden, citante fontojn de la Usona Departemento de Defendo. La informfontoj diris ke lia morto jam okazis iam dum la pasintaj du jaroj (aŭ almenaŭ dum la pasintaj monatoj), sed la usonaj aŭtoritatoj eksuspektis lian morton nur antaŭ nelonge. La ĵurnalistaro demandis Trump pri la afero tiam, sed la prezidanto rifuzis komenti tiutempe.

Oni konsideris Hamza bin Laden kiel «burĝonantan» individuon de al-Kaida. Ĉi-marte, Usono oferis rekompencon je miliono da dolaroj kontraŭ utila informo kondukonta al lia ekkapto.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo US President Trump says Osama bin Laden's son killed, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).