Usona prezidanto Biden proponis eks-ĉefon de Mastercard Ajay Banga kiel prezidanton de Monda Banko

Mardo, la 28-a de februaro 2023

Eksprezidanto de Barato Pranab Mukherjee (dekstra) donacis la Premion Padma Shri al Ajay Banga (maldekstra) en 2016.


La 23-an de februaro, usona prezidanto Joe Biden nomumis Ajay Banga kiel kandidaton je prezidanto de la Monda Banko. La nomumo okazis dum Usono insistas ke la banko koncentriĝu je klimataj ŝanĝoj.

La 63-jaraĝa Banga estas barata-usona komercisto. Antaŭe li pli ol jardekon gvidis la kreditkartan kompanion Mastercard. Post li iĝis vicprezidanto de la nepublika investa kompanio General Atlantic.

"Ajay havas unikajn spertojn por gvidi la Mondan Bankon en tiu ĉu kritika momento de la historio," deklaris Biden.

La 22-an de februaro la banko anoncis planon dungi novan prezidanton antaŭ komenco de majo por anstataŭigi la forirontan prezidanton David Malpass.

Eksiĝa peto de Malpass, okazinta ĉi-monate, estis akompanata de amasa kritiko de liaj opinioj pri klimata ŝanĝo. Reuters raportis, ke usona fiskoministro Janet Yellen insistis, ke Malpass devus fari "pli kuraĝajn kaj pli iniciatemajn" paŝojn por kontraŭstari tiun ĉi mondan problemon.

Aliflanke Germanujo diris, ke gvidi la Mondan Bankon devus virino, ĉar dum ĝia 77-jara historio neniam virino okupis tiun ĉi postenon.

La propono de Joe Biden estas la unua, kion ĝis la 29-a de marto devos sekvi proponoj de la aliaj membroŝtatoj.

Fontoj redakti