Vikinovaĵoj:AutoWikiBrowser

(Alidirektita el Vikipedio:AutoWikiBrowser)
AutoWikiBrowser (AWB) estas duonaŭtomata tekstredaktilo por MediaVikio, disponebla por Vindozo 2000, Vindozo XP, Vindozo Vista kaj Vindozo Seven kreita por plifaciligi kaj plirapidigi la ruladon de tedaj taskoj. Esence estas retumilo kiu malfermas aŭtomate novan paĝon kiam la lasta jam laborata paĝo estis konservata, sugestanta ĉu fari kelkajn ŝanĝojn (ĉefe pri formatigo).

AWB baziĝas sur listo de paĝoj, kreita:

  • ekde kategorioj, enhavantaj la paĝojn;
  • per la ilo Kio ligas ĉi tien? kiu montras la enigajn vikiligilojn;
  • de vikiligiloj en la teksto de paĝo;
  • de loka tekstdosiero;
  • de serĉo per Guglo;
  • de listo de atentaro aŭ de kontributoj de uzanto.

La fonta kodo disponeblas sub permesilo GPL, kaj la programaro estas verkita en C# per Mikrosofta Visual C# Express Edition (senkoste elŝutebla de retejo de Mikrosofto). La instalado de la programaro necesas la uzon de .NET Framework 2.0.

AWB enhavas kelkajn defaŭltajn funkciojn, korekte uzeblajn en eowiki, kaj ĝi permesas la uzanton uzi personajn kromprogramojn en Visual C#. Libraro de funkcioj por Vikipedio nomiĝas WikiFunctions.dll kaj disponebas sub permesilo GPL.

Eksteraj ligiloj redakti