Viro en Britio estas kun gravaj vundoj en hospitalo post kiam lia peniso estis detranĉita

Mardo, la 31-a de aŭgusto 2010

Brian Hanlon, 26-jara, estas kun gravaj vundoj en hospitalo, post kiam pluraj viroj atakis lin en Glasgovo dimanĉe. Lia aŭto estis forpuŝata de la vojo per du aŭtoj kaj frapis muron. Li eliris aŭ estis eligita el la aŭto, kaj ses aŭ sep viroj atakis lin per bataliloj kaj martelo. Sendube, la viroj intencis mortigi lin. Lia kapo estas vundita kaj lia peniso estas detranĉita. Li estis kunkulpulo de Kevin Carroll, alinome "Gerbil" (gerbilo), kiu estis murdita.

Fontoj