Vojaĝo al Armenio: Bankoj kaj tankoj (VI)

Merkredo, la 23-a de februaro 2022

Ĥor-Virapo, Armenio. Decembro 2021.


Unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto, kvina parto

Dum nia vojaĝo tra Armenio ni veturis al kelkaj foraj lokoj. Inter plej interesaj estis Kotajka kaj Sjunika provincoj.

Diliĝano redakti

En Erevano mi konatiĝis kun Anna, ĉarma juna virino, kiu okupiĝas pri ĉiĉeronado. Ŝi studis la rusan en universitato, do parolas ĝin preskaŭ perfekte, kvankam diras ke ŝiaj genevoj konas la rusan eĉ pli bone sen ĉia edukado — danke al rusiaj animaciaĵoj. Ŝi aranĝis por ni kelkajn vojaĝojn kun persona ŝoforo kaj ni adiaŭis unu la alian jam kiel geamikoj.

Ni konatiĝis en librovendejo, kie mi (vane) serĉis gvidlibron pri Armenio. Lisi trovis tie libron en la hispana kaj Anna diris ke ĝi estas bona, ĉar ŝi konas la verkinton — tio estis ŝia amikino. Gvidlibro en la rusa, ŝi diris, ankoraŭ ne ekzistas, sed ili planas pretigi ĝin. Ĉion faras apartaj ĉiĉeronoj, unuiĝintaj je profesia asocio. La ŝtato kontribuas neniel.

 
Monaĥejo Hagharcin, Armenio. Novembro 2021.

Nia unua vojaĝo direktiĝis al Diliĝano — provinco proksima al lago Sevano. Bela naturo, bongustaj manĝaĵoj, antikvaj monaĥejoj. Ŝoseo estis bona, same kiel tunelo kiu apartigas Diliĝanon de aliaj regionoj. Anna diris ke ĉio ĉi estis konstruita antaŭnelonge. Ŝi videble ŝatas Diliĝanon, interalie ĉar ĝi estas la sola interna provinco de Armenio, do ne havas limojn kun aliaj landoj. “Dum la militoj ĉi tien ne alflugas misiloj, do tio estas trankvila loko” klarigis ŝi.

Ŝi aĝas 36 jarojn, do estis tro eta por memori la unuan militon kontraŭ Azerbajĝano en 1992-1994. Ŝi nur scias el rakontoj de sia patrino, ke tiam mankis ĉio, inkluzive elektron kaj hejtadon. Homoj uzis fornojn kaj forhakis grandan parton de parkoj en la ĉefurbo por akiri brullignon. En plej malbona situacio estis loĝantoj de apartamentoj, ĉar ili ne havis fornojn. Tiu rakonto memorigis al mi sieĝon de Leningrado, pri kiu ŝi apenaŭ scias multe.

Vidindaĵoj estis plejparte en bona stato, sed turisma infrastrukturo mankis aŭ estis en kaduka stato. Primitivaj pagendaj necesejoj, damaĝitaj informtabuloj — ĉie videblis neglekto. Renkontaj kamionoj estis plejparte de sovetia epoko — ZIL, GAZ ktp. Se mi vidas tiajn aŭtojn en Tjumeno, mi hastas foti ilin kiel raraĵon. En Armenio tio estas ĉiutagaĵo.

Anna rakontis ke Diliĝano estas konsiderata financa ĉefurbo de Armenio kaj laŭdis rusian entrepreniston Ruben Vardanjan, kiu konstruigis tie altnivelan lernejon. Lisi longe rigardis tra fenestro kaj poste demandis min: “Ĉu Armenio estas tre malriĉa lando? Eĉ en Guantanamo domoj estas pli bonaj ol ĉi tie”.

Sjuniko redakti

 
Afiŝoj de urbestro Aruŝ Aruŝanjan. Sjunika provinco, Armenio. Decembro 2021.

Nia lasta vojaĝo kun Anna estis la plej longa kaj fora. Mi delonge deziris viziti Sjunikon — sudan provincon, kiu limas kun Irano kaj apartigas Azerbajĝanon de azera eksklavo Naĥiĉevano. La veturo okupis kelkajn horojn sed ne estis laciga — laŭvoje ni plurfoje haltis por viziti vidindaĵojn. Ĥor-Virapo estas konsiderata la plej oportuna loko por rigardi Araraton, sed ni estis malbonŝancaj — la legendeca armena monto estis kovrita je nuboj. Feliĉe ni vidis ĝin iom pli frue de loko, kiu nomiĝas Arko de Ĉarenc — omaĝe al armena artisto Jeghiŝe Ĉarenc.

Tiu monto estas kerna elemento de la armena identeco — same kiel la armena genocido. Ĝi situas en Orienta Anatolio, sed neniu armeno diros tion — por ili Ararato estas en Okcidenta Armenio. Tiu regiono jam pli ol jarcenton havas nek armenojn, nek eĉ spurojn de ilia iama ĉeesto, sed tio ŝanĝas nenion. En galerio de pentristo Eduard Isabekjan mi interparolis kun arthistoriistino kaj interalie demandis ŝin, ĉu ŝi iam vizitis tiun ĉi regionon — naskolokon de la artisto. “Nia katedro en universitato aranĝis foje vojaĝon al tiu regiono. Sed tie jam mankas io ajn armena, ĉie loĝas kurdoj kaj staras ruinoj de armenaj preĝejoj. Oni ne nur detruis ilin, sed eĉ forskrapis armenajn surskribojn de sur la muroj. Nun tiel estos en Ŝuŝo” amare finis ŝi kaj foriris por momento.

Anna ankaŭ diris ke ŝi ne plu aranĝas vojaĝojn al Montara Karabaĥo — ne nur pro sekurecaj konsideroj kaj vizaj problemoj, sed ankaŭ pro emociaj vundoj. “Ni veturas preter Ŝuŝo kaj mi scias ke ĝi ne plu estas nia. Mi ne povas vidi tion” klarigas ŝi.

 
Preĝejo de Sankta Gregorio la Iluminanto kun spuroj de GRAD-trafoj. Goriso, Armenio. Decembro 2021.

Kiam ni eniras Sjunikan provincon aperas io nova — rusiaj militistoj. Jen militkamionoj, jen homoj en rusia uniformo, jen rusia flago. Mi rimarkis ke laŭlonge de ŝoseo, laŭ kiu ni veturas, dekstre etendiĝas alta termuro, kiu mankas maldekstre. “Oni konstruis ĝin por ke azeroj ne povu rekte pripafi la ŝoseon” klarigas nia ŝoforo. Dekstre videblas montoj, malantaŭ kiuj estas Azerbajĝano.

Maldekstre de la vojo staras eta konstruaĵo kun portreto de Vladimir Putin kaj rusia flago. Miaj akompanoj diras ke tio estas rusia militposteno, ja rusiaj limgardistoj gardas ĉi tie limon inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ni preterveturas arkon, sur kiu antaŭe ankaŭ pendis portreto de la rusia prezidanto. “Ili en multaj lokoj estis ĉi tie” diras la ŝoforo. Ŝajnas ke armenoj traktas tion kiel amuleton kontraŭ azera invado. Vespere ni haltas ĉe gasstacio kaj subite mi ekvidis ke tuj apud ni haltis ĵipo kun ruslingva surskribo FSB. “Kio okazis?” estis mia unua penso, sed tuj poste mi komprenas ke tio estas aŭto de rusiaj limgardistoj — ili ja estas parto de FSB. Ili simple venis por same plenigi gasujon de sia aŭto.

Ni eniras la urbon Goriso. Ĝi estas pura kaj apektas sufiĉe bonfarta, kion konfirmas Anna. “Loka urbestro Aruŝ Aruŝanjan estas tre bona ulo!” emocie rakontas Anna. “Oni elektis lin kiam li havis 26 jarojn. Li faris Gorison la plej prospera urbo. Li ŝtelas nenion, inverse — li investas je la urbo. Se mankas mono, li telefonas al sia patro kaj tiu donas pli — por konstrui ŝoseojn aŭ ion alian necesan. Pro tio Goriso estis sola loko, kien armena ŝtatestro Nikol Paŝinjan ne povis veni post la lasta milito — homoj simple ne lasis lin, blokis la vojon.” Ŝi diras ke la urbestro estis arestita pro tio, sed poste liberigita kaj nun partoprenas novan balotkampanjon. Tra la urbo pendas afiŝoj kun portreto de juna armeno — evidente temas pri li.

 
Garnizono en Goriso, Armenio. Decembro 2021.

Proksimeco al la limo senteblas — jen kaj jen renkonteblas kamionoj kun flavaj numerplatoj. “Ili venas el Irano” komentas nia ŝoforo. “Ĉi tie ĉie estas hoteloj, manĝejoj ktp por ili”. Evidente prospero de la urbo baziĝas sur ĉelima komerco — supozeble ne tute oficiala.

Ni vizitias lokan preĝejon — ne tre grandan, sed ĉarman. Ĉe ekstera muro estas stokitaj kelkaj ĥaĉkaroj — oni alportis ilin el Montara Karabaĥo dum la lasta milito por savi de detruado fare de azeroj. “Ili detruas ĉion armenan sur okupitaj teritorioj” klarigas Anna. “Vi povas trovi filmetojn en Jutubo, en kiuj ili detruas antikvajn ĥaĉkarojn per buldozoj. Miloj da ili jam estis neniigitaj”. Redezajnado de kultura pejzaĝo daŭras kaj rimedoj malmulte ŝanĝiĝas dum jarmiloj.

Sur la menciita muro videblas elbataĵoj kaj kavoj. Anna klarigis ke dum la lasta milito la preĝejon trafis pafaĵoj de GRAD — reakcia pafsistemo, kreita en sovetia epoko kaj ĝis nun vaste uzata.

Ni veturas por viziti monaĥejon Tatev. Antaŭe por tio necesis longa vojaĝo, sed antaŭ kelkaj jaroj aperis telfero “Flugiloj de Tatevo”, konstruigita de Ruben Vardanjan. Anna denove laŭdas la rusian mecenaton kaj bedaŭras ke armenaj aŭtoritatoj malebligas al ili fari pli por Armenio.

 
Kamiono Kamaz kun armena kruco. Sjunika provinco, Armenio. Decembro 2021.

Jam noktiĝas kaj ni hastas por viziti Karahunĝ, kiun oni nomas armena Stonehenge. Apud turno al tiu ŝtonejo staras longa vico de kamionoj kun tankoj T-72 kaj kirasveturiloj. “Rusiaj militistoj” klarigis la ŝoforo. Mi fotas, sed kondiĉoj estas jam tro malbonaj por altkvalita fotado. Pli-malpli videblas nur Kamaz de armena armeo kun blanka kruco surflanke. Anna klarigas ke tio estas tradicio, naskiĝinta dum la Unua milito en Montara Karabaĥo, kiam de ambaŭ flankoj batalis hieraŭaj sovetiaj militistoj, kiuj uzis la samajn uniformojn kaj veturilojn. Por distingi sin de la azeroj, armenoj komencis marki sin mem kaj siajn teknikaĵojn per blankaj krucoj. Tio daŭras ĝis nun.

Kial ili staras ĉi tie, ekster setlejoj, vojrande? Anna direktas la manon al proksima montaro — tie estas la monto Sisiano, sur kiu antaŭ du semajnoj okazis batalado. “Azeroj antaŭeniĝis tie kaj nun tie staras iliaj postenoj. Iuj venas tien per ĵipoj, sed jam estas iom malsekure”. Ŝi denove plendas ke neniu haltigas Azerbajĝanon kaj mi klarigas al ŝi, ke tio estas sekvo de geopolitika evoluo en la regiono — Armenio interesas neniun krom Rusio, kun kiu ĝi sukcesis fuŝi rilatojn. “Sed nia ja vivas en la 21-ja jarcento! Ĉu juro ne ekzistas? Ĉu ne eblas iel influi ilin? Kie estas la mondo?” demandas la naiva virino.

Ni revenas al Erevano en kompleta mallumo. La tankoj vojrande aspektas iom minace, sed ŝajnas ke lokanoj jam alkutmiĝis al tiaĵoj. Eble ili komprenas ke tio estas sola obstaklo, danke al kiu ili ankoraŭ povas vivi ĉi tie kaj paroli armene.

Daŭrigo sekvos

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.