Vojaĝo al Armenio: Lasta pelmelo (VII)

Sabato, la 19-a de marto 2022

Flughaveno Zvartnoc, Armenio. Decembro 2021.


Unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto, kvina parto, sesa parto

Nia trisemajna vojaĝo tra Armenio finiĝis. Venis tempo reveni al Rusio.

Ni sciis ke antaŭ ol foriri necesas fari kronvirusan teston por Lisi kaj faris tion en apuda laboratorio. Ĝi estis preta vesperon de la sama tago kaj ni iris por printi ĝin — nur paperoj akcepteblas. Matene venis juna virino por transpreni de ni luitan apartamenton kaj konfirmi ke ĉio estas en ordo. Ni babilis iom kaj ŝi rakontis ke ŝi estas desegnisto de animaciaĵoj. Mi rememoris pri la fama en sovetia epoko studio Armenfilm, sed ŝi nur svingis la kapon: "Ne, mi laboras por rusia studio". Same kiel multaj junaj armenoj ŝi pripensas elmigradon. Ŝi diris ke Rusio estas tro malvarma por ŝi, sed antaŭjare ŝi vizitis Malton kaj tie eksciis ke en la tuta insulo estas nur unu fakulo kiel ŝi. "Tiaj fakuloj estas bezonataj tie, do eble mi iros al Malto". Poste ni vokis taksion Yandex Go kaj post duonhoro estis en la flughaveno Zvartnoc. Problemoj atendis nin jam ĉe registriĝo.

Flughaveno Zvartnoc, Armenio. Decembro 2021.

Mian atestilon pri vakcinado neniu eĉ rigardas. “Ĉu vi estas civitano de Rusio? Do por vi estas verda lumo”. Atestilo de Lisi estas akceptita senprobleme. Sed... “Kie estas kronvirusa testo por via filo?” Mi klarigis ke infanoj ĝis 12-a vivojaro ne bezonas ĝin. “Jam oni bezonas — aperis nova ordono”. Sed ni venis antaŭ tri semajnoj sen testo! “Ĝuste, ĉar Armenio ne postulas ĝin — tio estas postulo de Rusio”. Sed mia familio venis al Rusio en junio ankaŭ sen testo! “Temas pri nova ordono, ĝi ekvalidis la 2-an de novembro”. Do kion ni faru? “Eble vi devos ŝanĝi biletojn por alia dato...” Mi rememoris ke nia alveno al Armenio komenciĝis per la samaj vortoj.

Flughaveno Zvartnoc, Armenio. Novembro 2021.

Sed rektaj flugoj al Tjumeno estas nur unufoje semajne kaj mia ferio jam finiĝis kaj... ne, mi trovos varianton. Juna flughavena oficisto proponas solvon: “En la unua etaĝo estas rapidaj testejoj – vi ricevos rezulton post 10-15 minutoj. Necesas nur pagi iom”. Ĉu vere? “Jes. Cetere mi konsultos la flugkompanion, atendu min”. Li foriris kaj malaperis por ĉiam.

Post kelkaj minutoj mi komprenis regulojn de tiu ludo — necesas demandi ĉiujn, kredi al neniu, atendi nenion kaj aktivi senhalte. Mi iris for. Post ne trovi tiujn testejojn mi konsultis la administranton kaj ŝi konfirmis ke tio eblas kaj montris ĝustan vojon. Mi revenis al la registrejo por rekontroli ĉion kaj demandis la junulinon denove. “Nu, vi povas fari rapidan teston, sed oni povos malakcepti ĝin”. Kial? “Prefere konsultu oficejon de UTair”. Mi kuras tien — ja tempo jam malmultas. Dormemaj armeninoj konfirmas ke nun kronvirusan teston devas trapasi ankaŭ infanoj kaj ke ili ne akceptos rezultojn de la rapida testo. Sed kion fari? Mi devas ekflugi hodiaŭ! Fine troviĝas solvo — mi devas verki paperon, en kiu mi promesu fari tiun teston dum tri tagoj post alveno al Rusio. Al diablo, mi povas promesi ion ajn!

Mi kuras reen kaj la registriĝo daŭras. “Vi havas troan pezon de bagaĝo, necesas pagi”. Ĉu ĉi tie? “Ne, en la reprezentejo de UTair”. Ĉu eblas pagi per karto? “Ne, nur kontanta mono akcepteblas — bankmaŝino estas tie”. Mi ripetas kurcirklon, revenas kaj ni triope hastas al elfluga zono — tempo jam ege malmultas.

Flughaveno Zvartnoc, Armenio. Decembro 2021.

Doganisto skrupule esploras miajn paperojn — ĉio en ordo. Li komencas esplori dokumentojn de Stanito. “Levu la bebon... iom pli... maldekstren... io fuŝas... denove...” Tiun ludon rompis alveno de Lisi akompanita de alia doganisto. “Vi rompis migradan leĝon”. Sed kial? Ni havas vizojn kaj ili validas ĝis februaro! “Sed viaj vizoj estas po 21 tagoj kaj vi pasigis en Armenio 22”. Kion fari? “Vi devos pagi monpunon. Atendu”. Ni atendas ĝis la unua doganisto konfirmas ke la paperoj de Stanito estas en ordo krom unu detaleto – li rompis migradan leĝon...

Post atendado, kiu ŝajnas al ni ege longa, venas iu kaj kondukas nin reen al la flughavena halo, kie troviĝas OVIR — rusa mallongigo per kiu armenoj plu nomas vizan sekcion — 30 jarojn post malapero de Sovetunio. Poste Lisi diris ke mi preterflugis atendovicon el baratanoj, kiuj nur mire rigardis unu la alian. Se mi obeeme aliĝos al ili verŝajne ni plu estus en Armenio.

Venas oficiro, malrapide eksidas, malfermas dosierujon kaj komencas demandadon. “Kien vi flugas? Al Tjumeno? Ne, kien vi flugas?” Post ripeti kelkajn fojon tiun ludon alia doganisto demandis min: “Ĉu vi ne scias kien vi flugas?” Sed mi flugas al Tjumeno kaj diris tion plurfoje! “Ne ekzistas tia flugo!” nervoze respondas la oficiro. Mi ŝovas sub lian nazon biletojn kaj li kun miro ekscias ke el la flughaveno, kie li laboras, vere flugas aviadiloj al Tjumeno. Li komencas plenigi paperojn...

Flughaveno Zvartnoc, Armenio. Decembro 2021.

“Kia estas numero de via vizo?” Tiel mi komprenas ke viza sekcio de la flughaveno ne havas aliron al viza datumbazo. Feliĉe mi havas ĉion en mia telefono. Lisi venis al mi kelkfoje, jam ekstreme nervoza — ni devos flugi post duonhoro, ĉiuj tempolimoj jam pasis. Sed kion mi povis fari? Fine la paperoj pretas, restas nur pagi la monpunon. Mi kuras al bankoficejo, feliĉe ĝi estas apude. Dum junulino aranĝas la pagon mi, jam kompreninta kiel ĉio funkcias ĉi tie, demandis ĉu eblas pagi per karto. “Ne, nur per kontanta mono. Bankmaŝino...” Mi jam scias kie ĝi estas kaj kuras for. Jen ĉio pagita, restas nur preni paperojn. “Sed vi ne estas Maria Lisandra. Kie ŝi estas?” Mi montras al la halo, kie ŝi sidas kun valizoj kaj Stanito. “Ŝi devas ricevi la paperojn persone. Vi restu kun la bebo kaj ŝi iru ĉi tien”. Kion fari — Armenio estas ekstreme laŭorda lando.

Sed jen ni havas ĉion kaj kuras al la doganejo. Ĉio ripetiĝas centprocente. “Levu la bebon... iom maldekstren... hm, io misfunkcias...” Post trapasi tiun barieron ni impetas al enaviadiliĝa kontrolejo. “Tekkomputilo? Necesas elpreni ĝin kaj meti aparte...” Jam ni trapasis ĉion, sed jen venas viro kun pilko de Stanito enmane. “Ĉu tio estas via ludilo? Mi devas kontroli” Post minuto li revenas kun la pilko, ŝrumpinta kiel putra pomo — li ellasis el ĝi duon de aero. “Bonan vojaĝon!”

Mi alkuras la elflugejon la unua kaj tuj min ĵetas al respektiva elirejo. Nia aviadilo devos forflugi post 15 minutoj. Mi diras al Lisi ke nia sola espero estas enaviadiliĝa koridoro, ĉar se enaviadiliĝo okazas per movebla ŝtuparo ni jam ne havas ŝancojn. “Tjumeno! Jen ni!” Junulino rigardas min trankvile: “Ni invitos vin”. Kien? Sekundon poste mi rimarkas anoncon sur elektronika ekrano supre: “Flugo prokrastita”.

Ni sinkas sur ŝtalajn benkojn kiuj neniam ŝajnis al mi tiom komfortaj. Por adiaŭi tiun mirindan landon mi mendas bieron “Gjumri”. Komprenebele tuj post kiam mia kruĉo aperas surtable oni anoncas enaviadiliĝon. Al diablo, mi scias ke ni sukcesos. Mi finas la bieron kaj trankvile marŝas al la elirejo. Mi vidis Armenion.

Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.