Blue Origin anoncis daton de la sekva pilotata suborbita flugo

Merkredo, la 15-a de majo 2024

Raketo New Shephard
Raketo New Shephard

La 14-an de majo 2024 firmao Blue Origin anoncis daton de la sekva pilotata suborbita flugo NS-25. Ĝi estas planata por 9:30 EDT/13:30 UTC la 19-an de majo 2024.

La NS-25-misio estos la unua pilotata flugo de rakedo New Shepard ekde la NS-22-misio en aŭgusto 2022. Monaton poste, senhoma flugo de New Shepard spertis motorproblemon minuton post la starto. La abortsistemo sukcese savis la kapsulon, sed la propulsmodulo de la raketo estis perdita.

Malgraŭ numero 25 en la titolo la misio estos nu sepa pilotata: plej multo de flugoj estis sen ŝipanaj kaj uzitaj por aŭtomataj dumflugaj esploroj.

La suborbita veturilo New Shepard konsistas el raketo kaj kapsulo. La du partoj estas plene reuzeblaj. La raketo startas vertikale laŭ suborbita trajektorio. La hermitika ŝipana kapsulo apartiĝita de la raketo balistike traflugas la linion de Karman - 100 kilometra limo de tera atmosfero kaj atingas la kosman spacon. La raketo alteriĝas vertikale per raketaj motoroj ne longe post starto, dum la kapsulo surteriĝas per paraŝuta sistemo fore de la startejo. Pasaĝeroj (aŭaparataro) de la kapsulo spertas kelkajn minutojn da senpezeco kaj spektas la Teron el kosmo kaj la nigran kosman ĉielon. La tuta flugo, de lanĉo ĝis surteriĝo de la kapsulo, daŭras proksimume 11 minutojn.

Dum NS-23-misio New Shepard spertis "termo-strukturan fiaskon" kia gvidis al perdo de de la raketo. La ŝipana kapsulo sukcese apartiĝis de la fiaskanta raketo kaj senprobleme surteriĝis. La fiaska raketa flugo montris efikecin kaj sekurecon de la kapsulo en danĝeraj okazoj.

Post esploro de kaŭzoj de la fiasko Blue Origin sukcese plenumis senpilotan flugon en decembro de 2023 dum NS-24-misio.

La ŝipanaron de la NS-25-misio eniros:

La konkurencanto de Blue Origin en sfero de suborbita kosmoturismo usona firmao Virgin Galactic planas la 8-an de junio 2024 suborbitan pilotatan flugon Galactic 07. La flugo estod la lasta por kosmoplano VSS Unity.

Vidu sekvajn artikolojn: Blu Oriĝin relanĉis suborbitan turismon. Ĉu sukcese?
Vidu antaŭajn artikolojn: La unua afrik-usona kosmonaŭto-kandidato Edward Dwight planas kosmoflugon

Fontoj

redakti