«Vikimedia RU» plu estas «fremdlanda agento»

Lundo, la 25-a de marto 2024

La 22-an de marto 2024 nekomerca partneraro «Vikimedia RU» estis metita en la liston de fremdlandaj agentoj. Ministerio pri justico de Rusio (Minjustico) informis pri la ago en sia retejo.

Laŭ dispono de la Minjustico al la listo de fremdlandaj agentoj estis aldonita la nekomerca partneraro de asistado de propagado pri enciklopidiecaj scioj «Vikimedia RU».
'

En la anonco estas klarigo de la decido: la partneraro estis fondita de «eksterlanda agento» Stanislav Kozlovskij.

Stanislav Kozlovskij estas fama rusia vikipediisto (Uzanto:Ctac), fakulo pri psikologio, eksa docento de la Moskva Ŝtata Universitato. La 2-an de februaro 2024 Stanislav Kozlovskij laŭ decido de la Ministerio pri justico de Rusio estis agnoskita «fremdlanda agento».

En la raporto de la Minjustico estis prezentitaj kialoj de ties enlistigo:

S. A. Kozlovskij partoprenis en kreado, por nelimigita rondo de personoj, de sciigoj faritaj de fremdlandaj agentoj. Li kontaktis fremdlandajn informujojn, agado de unu el kiuj estis agnoskita nedezirinda en Rusia Federacio.
Ministerio pri justico de Rusio

Tuj post kiam la Minjustico anoncis Stanislavon Kozlovskij «fremdlanda agento», nekomerca partneraro «Vikimedia RU» lanĉis proceduron de sia malfondo

En 2022 jaro rusia vikipediisto kaj tiama direktoro de «Vikimedia RU» Vladimir Medejko (Uzanto:Drbug) prognozis:

Okaze, se «Vikimedia RU» estos agnoskita «fremdlanda agento», ĉiuj membroj de la organizaĵo iĝos fizikaj personoj, ligitaj al la «fremdlanda agento». Nuligi tion eblos nur du jarojn post eksiĝo el la organizaĵo kaj rompo de ĉiuj rilatoj al ĝi.
Vladimir Medejko, direktoro de «Vikimedia RU»

Nekomerca partneraro «Vikimedia RU» ek de 2008 ĝis 2024 prezentis en Rusio ruslingvan vikipedion kaj projektojn ligitaj al ĝi. «Vikimedia RU» estis ĉeforganizanto de Vikikonferencoj, vikiaj konkursoj ktp. Krom ruslingva parto de vikipedio, «Vikimedia RU» reprezentis interesojn de aliaj lingvaj partoj de vikipedio, ligitaj kun Rusio: baŝkira, tatara, ĉeĉena kaj aliaj pli malgrandaj ol la ruslingva.

Fontoj redakti